Page 103 - heleco-97
P. 103
la 26-a de majo la unuan gravan operacion de la milito, efektivigitan nur per
aeraj fortoj. Ĉiuj partoprenantaj armeoj: germana, greka, itala k. a. suferis gran-
dan perdon je homoj kaj materialo. Germanio aneksis la nordan parton de Slove-
nio kaj armee okupis Serbion, kie ĝi trudis faŝistan reĝimon estratan de gene-
ralo Milan Nédic. Germanio kaj Italio kreis la sendependan ŝtaton Kroatio sub
la kontrolo de la estro de la faŝista Ante Pavelić, kun politiko de radikala "Arjigo"
direktita kontraŭ serboj, judoj kaj ciganoj. Hungario aneksis Vojvodinon; Bulga-
rio, kiu estis aliĝinte al la Akso, okupis Makedonion, interalie. Italio akiris la sudan
parton de Slovenio, la dalmatan marbordon de Kroatio, insulojn en la Adriatiko,
Kosovon kaj Montenegron en Jugoslavio. Germanio, Italio kaj Bulgario egale
interdividis la efektivan kontrolon de Grekio. Germanio armee okupis Atenon,
parton de greka Makedonio, kun Saloniko, kelkajn insulojn en la Egeo, kaj gran-
dan parton de Kreto; Italio, grandan parton el la kontinenta Grekio, plurajn insu-
lojn, inkluzive de Korfuo, kaj orienta Kreto.
La venko de la germanoj kaj ĉi ties aliancanoj en tiu kampanjo de Balkanio povas
aspekti tiel brila kiel tiu de la antaŭa jaro en la okcidenta fronto. Sed, fakte, ĝi
igis perdi al Hitlero ses semajnojn por la komenco de sia kara projekto de invado
de Rusujo, kaj krome li devis destini multajn milojn da soldatoj por garnizoni
en la okupitaj landoj. Dume, spit’ al la fulma kampanjo de Rommel en Norda
Afriko, li ne sukcesis alveni al Egipto, kaj tamen la britoj iom-post-iom estis
prenante la iniciativon domaĝe al la italaj kolonioj en Afriko. Ekzemple, en majo
de 1941, la etiopia reĝo Haile Selassie povis triumfe eniri en tiun landon post la
forpelo de la italoj far la britaj trupoj. La sinsekvaj malvenkoj de la italaj trupoj
misfamigis la reĝimon de Mussolino, estigis opozicion kaj kritikon pri la propra
persono kaj gvid-rolo de la Duce ene de faŝismo, kaj komencis subfosi la larĝan
socian konsenton, kiun la faŝisma reĝimo ĝuis ekde 1922.
Sed Hitlero, certa pri la germana supereco, fascinita de sia propra mesianismo,
kiel politika kaj milita gvidanto, kaj konvinkita, post la militaj sukcesoj en
Pollando, Norvegio, Francio kaj Balkanio, regi perfekte la profesiajn kaj tekni-
kajn kondiĉojn pri militado, decidis plenumi tion, kio, malgraŭ la Pakto pri Ne-
agresado kun Sovetunio de 1939, ĉiam estis la fina celo de lia politiko kaj lia
iluzia geostrategia kaj rasa mondvizio: la detruo de Sovetunio, la neniigo de la
«juda bolŝevismo», la konkero de Orienta Eŭropo kaj la submeto de la slavaj
popoloj, ĉiuj esencaj postuloj por akrediti la superecon de la ĝermana raso kaj la
kreadon de granda spaco por la setlado far germana loĝantaro en la Balta Maro,
en Krimeo kaj la akiro de tre gravaj mineralaj rimedoj kaj rezervoj de ĉiaspecaj
krudaĵoj en Ukrainio. La ofensivo kontraŭ Rusio, nomata «Operacio Barbaroso»,
kiu estis preparita ekde novembro de 1940, komenciĝis la 22-an de junio de 1941;
ĝi, ja, estis la plej granda milita ofensivo en la historio. Germanio preparis tri gran-
dajn armeojn, subkomande de marŝalo Walter von Brauchitsch; 153 divizioj, 17 el
ili blenditaj, 3.600 tankoj, 2.700 aviadiloj; 3,6 milionoj da soldatoj, inter ili
103