Page 106 - heleco-97
P. 106

663.000 milit-kaptitojn. Sed Moskvo ne estis konker-
                                              ita. La vetero: pluvo, neĝado…, koto, glacio, flak-

                                              egoj kaj la malbona stato de la rusaj vojoj mal-
                                              ebligis al la germanaj tankoj progresi kun la rapid-
                                              eco kaj efikeco, kiun la taktiko de la fulm-milito pos-

                                              tulis. Krome, Moskvo estis preta por defendo. Dum
                                              la somera halto de la germana ofensivo en tiu cen-
                                              tra  fronto,  la  rusa  armeo,  subgvide  de  Georgij
                                              Ĵúkov, estis plifortigante la defend-liniojn kaj la

                                              militistajn  efektivojn  per  la  alveno  de  kvar  mili-
                                              onoj da soldatoj el Siberio. Tiu siberia armearo
                                              povis esti retirita el tie kiam estis certeco ke Ja-

                                              panio ne atakos la rusan teritorion helpe de Germa-
                                              nio  kun  kiu  estis  subskribinta  la  Feran  Pakton.
                                              Ja, Japanio havis sian proprajn militajn planojn,
                                              konkrete kontraŭ Usono, kiun ĝi atakus en Pearl

                                              Harbor du monatojn poste. La japana neinterveno
                                              kontraŭ Sovetunio estis iu el la faktoroj kiuj ebl-
                                              igis la reziston kaj postan sovetan ofensivon kon-

                                              traŭ Germanio. Alia faktoro estis tio ke dum la so-
                                              meraj monatoj de la germana ofensivo oni plen-
                                              umis en Sovetio kolosan operacion de translok-

                                              igo de la industriaj instalaĵoj al pli internaj zonoj
                                              for de la atingo de la germanoj, kaj tie oni intense
                                              konstruis  tankojn  kaj  ĉiutipan  militan  materia-

                                              lon. Kaj fine estis ankaŭ la armilaro provizita de
                                              la aliancanoj al Sovetio.
                                              Do, la rusaj trupoj sukcesis ne nur reteni la ata-
                                              kon al Moskvo sed ankaŭ eviti la sieĝon de la ĉef-

                                              urbo far la germanaj trupoj. Meze de tiu «Batalo
                                              de Moskvo», la 7-an de novembro, la rusoj cele-
                                              bris la kutiman ĉiujaran defiladon memore al la

                                              Revolucio de 1917. En tiu okazo la celebrado ha-
                                              vis specialan simbolan signifon de rezistado kon-
                                              traŭ la faŝismo. Sed la germana atako, pro la ras-
                                              isma karaktero de la naziismo, metis subdanĝere

                                              ne nur la sociajn konkeraĵojn de la Revolucio sed
                                              ankaŭ la ekzistadon mem de Rusio kiel popolo. Tial,
                                              la propagando de la rusaj aŭtoritatoj adresiĝis al la

                                              tuta rusa popolo, sendepende de la politikaj dife-
                                              rencoj, por la defendo de la “Sankta Rusio”.

                                                        106
   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111