Page 107 - heleco-97
P. 107
Repuŝitaj la germanaj atakoj kontraŭ la rusa ĉefurbo, komence de decembro,
Ĵukov kontraŭatakis. Malgraŭ tio ke Hitlero ordonis al ĉiuj siaj trupoj rezisti, la
rusoj sukcesis forpeli la germanojn kaj stabiligi, fine de decembro 1941, la
frontojn je proksimume 270 kilometroj el Moskvo. Unuafoje ekde kiam la milito
komenciĝis en septembro de 1939, la germanaj armeoj ne atingis sian celon kaj
estis devigitaj retiriĝi. Tial Hitlero eksigis kelkajn el la ĉefaj militestroj, kiujn li
taksis kiel konservemaj kaj prudentaj, kaj la 18-an de decembro alprenis li mem
la komandon de la germanaj armeoj. Germanio kaj ĝiaj aliancanoj suferis ege
da viktimoj: proksimume 918.000 homoj estis mortintaj, vunditaj aŭ kaptitaj.
En Rusujo la fulm-milito ĉesis utili kiam la vetero malboniĝis. La germana ko-
mando ankaŭ faris erarojn, improvizojn… la etendo de la frontoj, preskaŭ du mil
kilometroj, kaŭzis troan dividon kaj distancon inter la linioj de iliaj armeoj. Mal-
proksime de iliaj bazoj en Germanio, fakte sen sufiĉaj rezervoj, malbone nutritaj
kaj ekipitaj, la trupoj devis suferi temperaturojn je 40 gradoj subnule. Ili ne dispo-
nis je vestaĵoj por la vintraj temperaturoj tial ke la germana komando kalkulis
ke la kampanjo ne daŭrus pli ol kvar monatoj.
Dum la finaj monatoj de 1941, pludaŭris la bombardadon de britaj urboj far la
germanoj kaj de germanaj urboj far la britoj. Post la sukcesa japana atako al
Pearl Harbor, la 7-an de decembro, Usono deklaris la militon al Japanio, kaj
kelkajn tagojn poste Germanio kaj ceteraj landoj de la Akso deklaris la militon
al Usono. Dum la unuaj monatoj de la jaro 1942, en la rusaj frontoj daŭre estis
furioza batalado, sed ekzistis ia forto-ekvilibro: la germanoj jam ne plu
sukcesis avancadi kiel ĝis tiam, kaj la rusoj ankoraŭ ne kapablis entrepreni
kontraŭofensivon. En la afrikaj frontoj, la angloj estis pasante al la ofensivo
dum la italo-germanaj trupoj subkomande de Rommel pene rezistadis. Sed en
Azio la japanoj estis atingante gravajn venkojn kontraŭ la aliancanoj. Post la
sukcesa atako al Pearl Harbor, la japanaj armeoj invadis Indonezion la 10-an
de januaro de 1942, kaj la 3-an de februaro. La 15-an de februaro Japanio
okupis la urbon Singapuro post venki la britan armeon kaj kapti multajn milojn
da ties soldatoj. En aprilo, ankaŭ Filipinoj kaj Hindoĉinio estis sub japana
okupo, kaj la japana mararmeo estis operaciante ĉirkaŭ Cejlono. Nur meze de
la jaro, konkrete de la 4-a al la 7-a de junio, per la mara batalo de Midway, la
usona mararmeo atingis grava venko sur la japanoj kaj metis finon al ĉi ties
ĝistiama milita iniciatemo.
Ni ne priskribas detale ĉiujn-ĉi batalojn kaj militajn operaciojn ĉar nia celo,
kiel dirite, estas atenti pri la fenomeno de la faŝismo kiu disvolviĝis, interalie, en
la kadro de tiu inter-imperiisma milito. Ja, la Dua Mondmilito estis tiom inter-
imperiisma kiom la Unua. Do, ni pli atentas pri tiuj aspektoj kiuj rilatas al la ekzist-
ado kaj disvolviĝo de la faŝismo, kaj tiorilate interesas al ni la enhavon de la
diskurso kiun Hitlero faris okaze de la germana deklaro de milito al Usono, la
11-an de decembro de 1941. Li diris: Mi tre bone komprenas la teruran distan-
107