Page 108 - heleco-97
P. 108

con, kiu disigas la ideojn de Roosevelt kaj tiujn miajn. Roosevelt devenas de riĉa
       familio kaj apartenas al la klaso kies vojo estas pavimita en la demokratioj. Mi

       estis nur filo de malgranda, malriĉa familio, kaj mi devis malfermi mian vojon
       per laboro kaj penado. Mi kunhavis la sorton de milionoj da homoj, kaj Fran-
       klin Roosevelt nur la sorton de la plej supra dekmilo. Evidentas ke la nazia lide-

       ro bone perceptis la esencon de la klasa socio. Tia percepto estas la unua paŝo kaj
       nepra kondiĉo por alpreni la socialistan konscion batali por la interhoma egaleco
       metante finon al tiu klasisma karaktero de la kapitalista ekspluatado. Kaj tamen
       Hitlero poziciiĝas kontraŭ la marksisma ideologio; li ne celas meti finon al la klas-

       ista socio, li nur volas batali por bone instaliĝi en ĝi. Kaj plej grave, lia diskur-
       so estis adresata al ega homamaso kiu bone akceptis tiujn argumentojn kaj la ideon
       kiun ili enhavis. Tio estas, ni devas eltiri la lecionon ke ne ĉiuj subprematoj, nur

       pro la fakto ke ili estas subpremataj, pretas batali aŭ labori por meti finon al la
       subpremado. Multaj uloj volas plibonigi sian pozicion eĉ ene de maljusta soci-
       ordo kaj pretas kunlabori kun klasaj aŭ alitipaj malamikoj preze de ia profito, eĉ se
       malgranda; el tiutipa ularo estas varbataj la lakeoj, sklavoj kun animo de skla-

       voj. Resume, kadre de la kapitalismo, la faŝismo estas movado kies celo estas
       altiri kaj varbi popolajn lakeojn serve de la mastroj de la sistemo.
       Revenante al la disvolviĝo de la milito, en la lastaj monatoj de 1942, en Eŭropo

       la afero evoluis malfavore al la potencoj de la Akso. Kvankam Usono devis
       alfronti la japanan malamikon en Azio, ĝi havis sufiĉe da potenco por destini
       milionojn da soldatoj, kaj kolosan armilaron por batali kontraŭ la germanoj kaj

       la italoj. Cetere, en oktobro, la britaj trupoj venkis la germanojn kaj italojn ĉe
       El Alamein, Egiptujo, kaj puŝis la soldatojn de la Akso en ĥaosan retiriĝon tra
       Libio al la orienta limo de Tunizio. Kaj la situacio de la germanoj kaj italoj en

       norda Afriko pli malboniĝis de kiam, la 8-an de novembro, usonaj kaj britaj
       trupoj elŝipiĝis ĉe diversaj punktoj sur la marbordoj de Alĝerio kaj Maroko en
       nordafrikaj kolonioj de Francio, subkontrole de la reĝimo de Pétain. La mal-
       sukcesa defendo de la francaj Vichy-soldatoj kontraŭ la invado permesis al la

       aliancanoj rapide avanci ĝis la okcidenta limo de Tunizio. Tio provokis la ger-
       manan okupon de suda Francio la 11-an de novembro. La reĝimo de Vichy per-
       dis la etan aŭtonomecon, kiun ĝi havis ĝis tiam. La germana armeo establis sian

       rektan kontrolon super la tuta franca teritorio kaj domaĝe al la franca civila admi-
       nistracio, kvankam la Pétain-registaro estis konservita por teni la fikcion de sen-
       dependa Francio kaj ĉar por la naziaj interesoj estis oportune ke la administra-
       cio restu en la manoj de francaj kunlaborantoj de Germanio pro la altaj homaj

       kaj materialaj kostoj de starigo de pura germana burokratio.
       Sed kie estis pli perceptebla la ŝanĝo de la tendenco de la milito estis en la rusa
       fronto, konkrete en la urbo Stalingrado. La 28-an de junio, Germanio kaj ĉi ties

       aliancanoj de la Akso entreprenis novan ofensivon en la suda fronto kaj meze
       de septembro profunde penetris en  Kaŭkazion post okupi la Krimean  Duon-

                                                        108
   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113