Page 109 - heleco-97
P. 109

insulon. Tiu ofensivo postulis retiri trupojn el aliaj
            frontoj, kio signifis definitivan rezignon pri la kap-
            to de Moskvo. La germana avanco komence estis

            tiom terura, brila kaj sukcesa kiom la operacio Bar-
            barosso  la  antaŭan  jaron.  En  tiu  kampanjo  estis
            konkeritaj gravaj centroj kiel Sebastopolo, Voró-

            neĵ, Rostov, kaj la Kaŭkazian montaron, sed oni
            ne  sukcesis  kapti  la  petrol-produktajn  centrojn
            de Grozni kaj Bakú.
            Komence Stalingrado ne estis celo de tiu ofensi-
            vo, sed la 23-an de julio Hitlero vizitis tiun fronton

            kaj decidis ke la trupoj de la kaŭkazia zono kaptu
            la urbon Stalingrado (antaŭe nomita Volgogrado),
            industria urbo (ŝtalo, traktoroj, municio, petrol-

            kemiaj produktoj), de sescent mil loĝantoj, krucvojo
            de fervojaj kaj riveraj konektoj kaj unu el la ŝlos-
            iloj al Volgo. La komando de ĉi tiu operacio estis
            asignita al la generalo Friedrich Paulus. Li disponis
            je 270.000-homa armeo kun 500 tankoj, 600 aviad-

            iloj kaj 3.000 kanonoj. Ankaŭ la rusa armeo defend-
            anta la urbon estis granda kvankam malpli ol la
            germana: 290.000 soldatoj, 400 tankoj kaj 300 aviad-

            iloj. Oni batalis furioze ekde la 3-a de septembro.
            Ekde kiam la germanoj sukcesis eniri en la urbon
            oni batalis surstrate, pridisputante ĉiun domon. Me-
            ze de oktobro la germanoj estis kaptinte 80 elcente
            el la urbo. Stalingrado akiris simbolan karakteron

            por ambaŭ armeoj. Por la germanoj estus granda
            prestiĝo kapti urbon portantan la nomon de Stalin,
            kaj por la rusoj estis interese konservi ĝin pro la

            sama kialo. Germanoj kaj rusoj pligrandigis sian
            respektivan armeon en tiu fronto. La 12-an de no-
            vembro rusoj entreprenis ofensivon, kaj 11 tagojn
            poste la armeo de Paulus restis sieĝita kaj detranĉ-
            ita de la cetero el la germanaj trupoj en Rusujo.

            Hitlero ordonis defendi la pozicion ĉiakoste kaj
            neis al Paulus la eblon de retiro. Ĉi tiu disponis
            ankoraŭ je 250.000 homoj (20 divizioj; 6 el ili,

            de tankoj). Kiam finiĝis la jaro 1942, tiu germana
            armeo estis enfermita en poŝo 60 kilometrojn longa
            kaj 45 kilometrojn larĝa, dum daŭre estis alven-
            ante pli kaj pli da rusaj trupoj.

                                                              109
   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114