Page 110 - heleco-97
P. 110
La jaro 1943 estis malbona por granda parto el la mondo ĉar daŭris la monda mi-
lito, sed unuafoje ekde la komenciĝo de tiu milito, en 1939, ĝia kurso estis specia-
le malfavora por la potencoj de la Akso, la faŝismaj potencoj. Krome, tiu malbon-
iĝo estis jam definitiva ĝis la milita fino en 1945, kiu estis ankaŭ la fino de la ĉefaj
faŝistaj reĝimoj. En la rusa fronto, konkrete en Stalingrado, estis ekde la 23-a de no-
vembro de 1942 iu ofensivo de la soveta armeo kiu ĉirkaŭis la germanan armeon
komandatan de la generalo Paulus.
Dum monatoj la germanaj trupoj ĉe Stalingrado ricevadis tre malmulte da proviz-
aĵoj: armilaro, nutraĵoj kaj medikamentoj. Estis multaj mortintoj, kaj la vunditoj
povis esti nek kuracataj nek evakuataj. La 12-an de decembro fiaskis iu intenco de
la germana generalo Erich von Manstein kontakti per sia armeo kun tiu de Paulus.
Ĉi tiu mendis al la plejalta germana milita stabo permeson por intenci rompi la sie-
ĝon cele retiri sian armeon ŭest-direkten por reunuiĝi kun la ceteraj armeoj en
Rusujo, sed Hitlero malpermesis tiun operacion kaj insistis ke la armeo en Stalin-
grado restu batalante tie. Krome li aljuĝis al Paulus la rangon je marŝalo; temis pri
manovro por pli devigi la generalon rezisti ĉar estis tradicio en la germana ar-
meo ke neniu marŝalo iam kapitulacis. La rezisto de la armeo de Paulus, tre
malgrandigita pro la malvarmo, disenterio, tifo, subnutrado kaj elĉerpiĝo, estis
eksterordinara; la 12-an de januaro, la rusoj rompis la germanajn defendajn liniojn;
la 22-an ili transprenis la flughavenon de Stalingrado. Post novaj atakoj, ege in-
tensaj, Paulus kapitulacis, kun 91.000 homoj, la 31-an de januaro; kelkajn tagojn
poste faris same la cetero de lia armeo, aŭ tio kio restis el ĝi. La bilanco de la
ofensivo en la suda fronto estis horora. Germanio kaj ĝiaj aliancanoj suferis mili-
onon da viktimoj (400.000 germanoj, 220.000 italoj, 200.000 hungaroj, 150.000
rumanoj) kaj perdis 900 aviadilojn kaj 1.500 tankojn; la sovetianoj, 1,1 milionoj
da viktimoj (480.000 soldatoj kaj 40.000 civiluloj mortigitaj; 650.000 vunditoj)
kaj la perdo de 94 tankoj kaj 1.100 aviadiloj. La kapitulaco de Paulus estis sen-
precedenca hontigo por Germanio. Stalingrado estis la turnopunkto en la milito
110