Page 111 - heleco-97
P. 111
en Rusujo. Baldaŭ ĝia efiko sur la moralo kaj kon-
fido de la sovetaj armeoj estis eksterordinara. Ĉiuj
germanaj pozicioj en la rusa sudokcidento: la ar-
meoj de Kaŭkazo, la Don-rivero, la centro... tuj ŝaj-
nis subdanĝere. Dum la sekvaj monatoj la rusoj plu-
daurigis sian ofensivon, kaj la 8-an de februaro
rehavis Kursk-on, unu semajnon poste Járkov-on.
La germana armeo reagis per propra ofensivo kaj
okazigis grandajn perdojn al la rusoj, sed vole ne-
vole la naziaj trupoj devis retroiri cedante terenon
al la soveta armeo. En aprilo, la germanoj ankoraŭ
retenis ĉirkaŭ tri milionojn da soldatoj en Rusujo,
sed ili estis retroirintaj proksimume 400 kilome-
trojn, tamen ili troviĝis antaŭ rusa armeo de pli ol
ses milionoj da soldatoj.
Ankaŭ en aliaj militaj frontoj la afero montriĝis mal-
favore por la potencoj de la faŝisma Akso. Japanio
estis perdinta la maran superecon, kaj en januaro de
1943 la usonanoj rehavis la Salomon-insulojn. En
la Atlantiko la germanaj submarŝipoj perdis efi-
kon ekde kiam la angloj sukcesis deĉifri la germa-
nan kodon je interkomunikado. En la okupita Fran-
cio, la ĝis tiam nefara Rezisto komencis krei pro-
blemojn al la germanoj. Kaj same okazis en Jugos-
lavio kun la rezistado kaj gerilo komandataj de
Josip Broz Tito. Sed, plej grave por la italoj kaj la
germanoj estis ke, ekde majo de 1943, la alianc-
anoj kontrolis la nordon de Afriko; Rommel estis
finvenkita en tiu fronto. En januaro estis kunsid-
inte en Kazablanko Roosevelt kaj Churchill por
plani la aplikotan strategion, kiu kontemplis la in-
vadon de Sicilio kaj Italio post la liberigo de la
nordo de Afriko, kaj bombardadojn sur Germanio.
Laŭ iniciato de Roosevelt, estis aprobita en Kaza-
blanko deklaron laŭ kiu oni malakceptus ĉian eblon
je paco intertraktita kun Hitlero kaj oni akceptus
neniun alian eblon ol la "senkondiĉa kapitulaco" de
la agresintoj.
Tiu interakordo de ambaŭ lideroj pri la ne akcepto
de kondiĉa kapitulaco de iliaj malamikoj, fakte, es-
tis superflua. La faŝismaj lideroj, pro sia propra na-
turo, estis homoj kiuj neniel konsentus kapitulaci.
111