Page 112 - heleco-97
P. 112
Hitlero preferus ke la 91.000 soldatoj de la armeo de Paulus estus mortinte anstataŭ
esti kaptitaj. Kaj tiorilate li estis pli rigora rilate al la estroj. Per lia libro, Mein kampf
li priemfazis la diferencon kiu, laŭ li, ekzistas inter politikisto kaj Führer. Ni vidu
iujn paragrafojn de lia teksto:
Kontraŭe al la demokratia parlamentismo estas la vera germana demokratio de la libera
elekto de la Führer, kiu estas devigita respondeci pri siaj agoj. Tia demokratio ne supo-
zas la voĉdonon de la plimulto por solvi ĉiun apartan demandon, sed simple la volon
de unu sola, kiu volas respondeci pri siaj decidoj per sia propra vivo kaj posedaĵoj.
Führer, kiu estus devigita forlasi la bazon de sia ĝenerala ideologio ĉar li rimarkis, ke
ĝi estas falsa, agos honeste nur kiam, agnoskante la erarecon de sia juĝo, li pretos akcepti
ĉiujn sekvojn. Tiakaze li devas almenaŭ rezigni pri ĉiu plua politika agado, ĉar, jam
erarinte unufoje en fundamentaj vidpunktoj, li riskas fali duan fojon en la saman dan-
ĝeron. Ĉiukaze li jam perdis la rajton peti kaj eĉ malpli postuli fidon de siaj kuncivitanoj.
Pri gravaj kaj malgravaj aferoj, nia movado enkorpigas la principon de la absoluta aŭtori-
tato de la Führer, kiu siavice implicas maksimuman respondecon.
Tiu kiu estas Führer, devos alpreni kun sia senlima supera aŭtoritato la ŝarĝon de la plej
granda kaj plej peza respondeco.
Tiuj fragmentoj kaj aliaj de la verko de Hitlero enportas liajn ideojn pri estreco
aŭ lidereco. La Führer devas havi absolutan povon, sed li devas ne erari, kaj se
eraras devas pagi per la propra vivo. Krome la lidero devas ŝajni neerarebla por
inspiri konfidon al la regatoj. Laŭ tia pensmaniero estos komprenebla lia sin-
teno dum la ceteraj jaroj de la milito. Li pretis cedi neniom, kaj nur kiam ĉio
estis perdita kaj Germanio preskaŭ ruinigita, li decidis sin mortigi. La ideoj de
Mussolino estis similaj. Jen tia estas la heredaĵo de tiuj faŝismoj: milito, morto
kaj detruo. Ankaŭ eĉ se tiuj movadoj estus venkinte, la detruo estus certa, en iliaj
landoj kaj en la venkitaj, ĉar el ĉiu milito nepre rezultas morto kaj detruo.
En la konferenco de Kazablanko, la decido invadi Sicilion kaj Italion estis pren-
ita laŭ postulo de Britio. La prefero de Roosevelt estis ataki Germanion ekde la
nordo de Francio, kaj same Sovetio preferis ĉi lastan opcion. Sed okazis ke en
aŭgusto de la antaŭa jaro, Britio estis entrepreninte tiutipan operacion per siaj
trupoj kaj aliaj de Kanado, kaj la invado estis ega fiasko, kun la morto de pli ol
3.300 atakantoj. La ofensivo sur Sicilio komencis la 26-an de majo de tiu jaro
1943. Post kelksemanjna bombardado de siciliaj celoj, la invado komencis la
10-an de julio: grava amfibia operacio en kiu intervenis 2.590 ŝipoj kaj 4.000
aviadiloj sub la plejsupera komando de Dwight D. Eisenhower; kaj la britaj trupoj
sub la komando de Bernard Montgomery, kiu elstaris en la batalado kontraŭ la
germanoj en norda Afriko. La rezistado italo-germana, konsistantaj el 100.000
homoj, estis forta en iuj puntoj. La 19-an de aŭgusto tuta Sicilio jam estis sub la
kontrolo de la aliancanoj. La usonanoj kaj la britoj havis entute 25.000 viktimojn
en la kampanjo (5.800 mortintoj); Germanoj kaj italoj, proksimume 20.000.
Dum ankoraŭ daŭris la batalado en Sicilio, okazis en Italio io kio tre ŝanĝis la
cirkonstancojn de la milito. Temis pri la falo de la Duce Mussolino. La alianc-
anoj estis bombardinte grandajn urbojn kaj poziciojn en kontinenta Italio en la
112