Page 113 - heleco-97
P. 113
unuaj tagoj de la invado al Sicilio, kiel komplemento
al ĝi, sed ankaŭ en preparo por la estonta invado
de Italio. Krom aliaj urboj, Romo mem estis bom-
bardata la 19-an de julio per pli 800 aviadiloj: mortis
proksimume 3.000 personoj, kaj 11.000 rezultis vund-
itaj. Kompreneble, ĉi tio kaj la antaŭaj malvenkoj
de la italaj trupoj kontribuis pliruinigi la presti-
ĝon de la Duce en la lando. Ĉi tio kondukis al dra-
ma, decide politika kaj historia rezolucio. La 25-an
de julio, la Granda Faŝisma Konsilio, urĝe kun-
venanta, voĉdonis favore (19 voĉoj kontraŭ 9) pri
mocio prezentita de Dino Grandi kaj subtenata de
aliaj gvidantoj de la faŝisma partio: Ciano, De Bono,
Marinelli... kiu postulis ke Mussolino rezignu gvid-
adon de la italaj armeo-trupoj, fakte, temis pri decid-
propono de cenzuro kontraŭ la gvidanto de la faŝ-
ismo, kies aprobo permesis al la reĝo Viktoro En-
manuelo la 3-a ĉesi kaj aresti la Dukon. La reĝo
nomumis generalon Badoglio kiel novan estron de
la registaro. Estis eĉ ne unu protesta gesto en Italio
pro la falo de Mussolino kaj la ĉeso de ĉi ties reĝi-
mo. La nova registaro negocis armisticon kun la
aliancanoj, kiu estis subskribita la 3-an de septem-
bro kaj publikigita kvin tagojn poste.
La falo de faŝismo kaj la eliro de Italio el la milito
vekis grandan esperon por tiu lando, sed la realo estis
alia. La 9-an de septembro la germanoj, kiuj havis
en Italio naŭdek diviziojn kaj proksimume mil aviad-
ilojn, plifortigitaj per trupoj transigitaj tre rapide
el Balkanio, Grekio kaj eĉ Rusujo, okupis Romon
kaj la tutan Italion ĝis Napolo. La reĝo deklaris Ro-
mon "malfermita urbo", kio laŭ militaj terminoj sig-
nifis, ke ĝi devas esti nek defendata nek atakata.
Li kaj la registaro de Badoglio fuĝis al Brindizio,
kie estis establita la t. n. "Reĝlando de la Sudo".
La armistico de Badoglio tamen lasis la italan ar-
meon sen ordonoj. La germanoj dediĉiĝis senarm-
igi ĝin en Italio, kaj en la landoj, insuloj, kaj eĉ
frontoj kiel en Rusio, sub okupo de faŝisma Italio.
En multaj lokoj, la italaj trupoj alfrontis la germa-
nojn kaj estis kelkmilo da mortintoj kaj multe pli
da arestitoj senditaj al labor-koncentrejoj.
113