Page 114 - heleco-97
P. 114
La okupado de granda parto el Italio far la germanaj trupoj igis ke de tiam la
judoj loĝantaj en tiu teritorio estis submetitaj al sama persekutado kiel tiuj de la
landoj subkontrole de la nazia armeo. La estinta reĝimo de Mussolino havis, kiel
sciate, multajn karakteraĵojn similajn al tiu de la germana naziismo, sed nur fine,
subpreme de Hitlero, ĝi alprenis ioman kontraŭjudan agadon. Tiu rasmortigo, amas-
murdado, genocido, ankaŭ konata kiel holokaŭsto, estis nomita de la naziistoj “fina
solvo”. Estis ekstermejoj en Auschwitz, Majdanek, Soldau, Ckełmno, Bełżec, Jasenovac,
Sobibor, Treblinka, Maly Trostenets, Bergen-Belsen, Oranienburg, Sachsenhausen,
Stutthof… en ili estis ekstermitaj homoj el etnoj kaj politikaj teniĝoj rifuzitaj de la
naziistoj: ciganoj, servoj… kaj ĉefe judoj. Inter la historiistoj estas granda debato pri
la nombro da personoj mortigitaj en tiuj lokoj kaj pri la grado je respondeco de
Hitlero pri tiu procezo. Verdire, ne ekzistas dokumentaro kiu informus pri la maniero
kiel oni organizis tiun aferon, sed tio ne estas strange konsiderante la agad-
manieron de la nazia lidero; kutime li indikadis, pervorte, aŭ eĉ nur insinue, al siaj
subuloj la ĝeneralajn liniojn de la farendaj taskoj kaj ili dediĉiĝis konkretigi en
la realon la ricevitajn ordonojn, aŭ sugestojn, ĉiam en la spirito de la penso de la
Führer, kio signifas ke, fakte, estis nepenseble ke oni faru ion kion li ne aprobus.
Nu, dum en la militaj frontoj la interbatalantoj mortigadis unuj la aliajn, en la kon-
centrejoj estis ekspluatataj kiel sklavoj la militkaptitoj kaj la kondamnitoj al
pereo, kiuj fine estis alkondukataj al la ekstermejoj kaj kremaciejoj, senreziste,
pasive… Sed estis iu menciinda escepto, tiu de la Geto de Varsovio. En tiu loko
estis amasigita preskaŭ duonmiliono da judoj, ne nur el Polujo sed ankaŭ el aliaj
landoj kiujn la germanaj armeoj estis konkerinte. Iom post iom oni estis elpren-
ante de tie la malfeliĉulojn destinitaj al la ekstermejoj. La 18-an de januaro de
1943, kiam en la geto jam restis nur 70- al 80-milo da judoj, ĉi tiuj ribelis kaj
komence ili atingis ioman sukceson. Oni konstruis multenombrajn barikadojn
en la getto, kaj la ribelintoj rezistis dum kvar monatoj. La fina batalo komenc-
iĝis la 19-an de aprilo kaj daŭris ĝis la 16-a de majo, tri tagojn post la kapitu-
laco de la armeoj de la Akso en la nordo de Afriko. Por sufoki la ribelon de la ge-
to, la germanoj devis sendi tien 2054 soldatojn, 36 oficirojn, 821 sturmantoj de
la SS kaj 363 polaj kunlaboremuloj. Ĉi tiu trupo sukcesis sufoki la ribelon sed
nur post furioza batalado en kiu pereis ankaŭ multaj el la atakantoj.
114