Page 115 - heleco-97
P. 115
La 5-an de julio de tiu jaro 1943, kvin tagojn antaŭ
la elŝipiĝo de la armeoj de la aliancanoj en Sicilio,
la germanoj entreprenis egan ofensivon en Sovet-
unio. Temis pri batalo en kiu oni luktis ĉefe per tan-
koj, krom aviadiloj. La germanoj uzis 3.253 tankoj,
9.467 kanonoj kaj 2.110 aviadiloj, kaj la rusoj 5.500
tankoj, 25.000 kanonoj kaj 3.549 aviadiloj. Estis
evidenta la refortiĝo de la sovetia armeo post la mal-
venkoj de la antaŭaj jaroj, krome menciindas ke la
rusaj tankoj, ne ĉiuj sed, ja, tiuj laste produktitaj en
la rusaj fabrikoj, estis pli potencaj ol la germanaj.
Al tiu batalo oni donis la nomon je “Kursk” por ĝin
nomi iamaniere, sed la amplekso de la batal-kampo
ampleksis areon je kelkcento da kilometroj, nur iom-
ete malpli granda ol la landa hispana teritorio.
La batalo daŭris proksimume du monatojn, kaj fin-
iĝis kun klara avantaĝo por la rusoj, kiuj, spite al
siaj egaj perdoj, de tiam definitive pasis al la ofen-
sivo. La germanoj sin sentis devigitaj retiriĝi oka-
ze de la eventoj en Italio: falo de Mussolino, retir-
iĝo de Italio el la milito… Por alfronti tiun neatend-
itan situacion Germanio decidis retiri trupojn el la
rusa fronto por sendi ilin al Italio. En Kursk, la ger-
manoj perdis 203.000 homojn, 2812 tankoj, 9.467
kanonoj kaj 1.041 aviadiloj, kaj la sovetanoj perdis
863.000 homojn, 6.062 tankojn, 5.244 kanonoj kaj
1.961 aviadilojn. Ĉi tiu kampanjo estis strategia
sovetia sukceso. Unuafoje ekde la komenciĝo de la
milito, iu grava germana ofensivo estis haltigita
sen atingi ian sukceson. Post tiu venko, la iniciato
firme pasis al la Ruĝa Armeo. Dum la cetero de la
milito, la germanoj simple reagis al la sovetiaj pro-
gresoj, kaj neniam ili povis reakiri la iniciativon aŭ
lanĉi gravan ofensivon sur la orienta fronto. Krome
la ofensivoj de la Aliancanoj en Italio malfermis
novan fronton, pli deturnante rimedojn kaj pri-
zorgon de Germanio.
Hitlero serioze alfrontis la aferon de Italio. Li ne nur
pligrandigis la germanajn militistajn efektivojn en tiu
lando sed krome organizis aŭdacan sturman opera-
cion por liberigi Mussolinon. La 12-an de septembro
iu germana komando, gvidata de la aŭstra oficiro Otto
Skorzeny, liberigis Mussolinon, kiu estis enŝlosita en
montara hotelo en malproksima parto de Gran Sasso,
centra Italio. Translokita al Germanio, post renkont-
115