Page 116 - heleco-97
P. 116

iĝo kun Hitlero en Munkeno, Mussolino formis, la 23-an de septembro, en norda
       Italio  marionetan  reĝimon  de  Nazia  Germanio,  la  Itala  Socia  Respubliko,  tiel

       nomata "Respubliko de Salò", sidejo de la Registaro, kun nominala suvereneco
       super la tuta german-okupita Italio, sed submetita, pro militaj kialoj, al la rekta
       kontrolo de la germana komando en Italio. La situacio en tiu lando komplikiĝis

       ankaŭ per la apero de iu rezistad-movado en Romo kaj la formiĝo de iu ekster-
       leĝa registaro konkure kun tiu de Badoglio. Kaj daŭris la milito en Italio; la ar-
       meoj de la Aliancanoj kaptis la urbon Taranto en septembro per atako de 600 ŝipoj
       kun 165.000 homoj kaj la apogo de 3.280 aviadiloj. La rezistado far la germanaj

       trupoj estis durega. La aliancanaj trupoj povis avanci nur la 50 kilometrojn ĝis
       Napolo en la daŭro de 22 tagoj kaj kun perdo de proksimume 2.000 mortintoj
       kaj 20.000 vunditoj. Napolo estis kaptita de usonaj trupoj la 1-an de oktobro. Not-

       indas ke la loka loĝantaro kunlaboris batalante kontraŭ la germanoj. La cetero el
       la itala kampanjo estis same malfacila kaj malrapida. La tieaj 15 divizioj de la ger-
       mana armeo ege rezistis inter oktobro de 1943 kaj januaro de 1944. Kaj poste:
       la aliancanoj, fakte, ne sukcesis liberigi Romon ĝis post 11 monatoj.

       La ŝanĝo de la situacio en Italio ebligis la kontraŭgermanan bataladon en aliaj
       frontoj, ekzemple en Balkanio. En Jugoslavio la partizanoj de Tito bone profitis
       la malgrandiĝon de la germana armeo kiu devis sendi trupojn al Italio. Kaj en

       Rusio; la 6-an de novembro la sovetaj trupoj liberigis la urbon Kievo. La inicia-
       tivo pasis al la Aliancanoj ankaŭ en Azio, en la milito kontraŭ Japanio. Laŭlonge
       de 1943 oni estis forpelante la japanojn el diversaj insuloj kaj enklavoj kiujn ili

       estis konkerinte la antaŭajn jarojn. Same kiel en la Batalo de la Atlantiko, iu gra-
       va faktoro de la progreso de la flotoj de la Aliancanoj estis la fakto ke ĉi tiuj estis
       sukcesinte deĉifri la kodon de interkomunikado de la malamikaj flotoj.

       Sed ankoraŭ estis malproksima la fino de la milito, tiel en Oriento kiel en Okciden-
       to. Inter la 17-a kaj la 24-a de aŭgusto kunvenis en Kebekio Roosevelt kaj Chur-
       chill kune kun ties militistaj kaj diplomatiaj asesoroj. En ĉi tiu kunveno oni stu-
       dis ian unuan skemon de milita elŝipiĝo en la marbordoj de Francio. En tiu kun-

       sido Usono kaj Britio interŝanĝis jam iom da informo pri la atom-bombo. Ankaŭ
       oni interakordis prem-instigi Hispanion ĉesi la provizadon de volframo al Germa-
       nio, kaj retiri la Bluan Divizion el la rusa fronto. En aliaj postaj kunsidoj de la

       Ministroj pri Eksteraj Aferoj de tiuj potencoj plus Rusio kaj Ĉinio oni skizis
       interakordojn por la punado de la naziaj krimoj, kaj oni plu insistis pri la pos-
       tulo de senkondiĉa kapitulaco de la faŝismaj potencoj. De la 23-a al la 26-a de
       novembro de tiu sama jaro 1943, kunvenis en Kairo Roosevelt kaj Churchill kun

       la ĉina reganto Ĉiang Kai-Ŝek en kiu oni pritemis la estontajn militajn opera-
       ciojn en la aziaj frontoj. Fine, Roosevelt, Churchill kaj Stalin kunvenis en Tehera-
       no de la 28-a de novembro al la 1-a de decembro de tiu jaro. Iranio estis okup-

       ita en monato aŭgusto far britaj kaj sovetiaj trupoj, kaj oni altrudis la abdikon
       de la german-favora Ŝaho favore al ĉi ties filo Reza Pahlavi. Roosevelt kaj Chur-

                                                        116
   111   112   113   114   115   116   117   118   119   120   121