Page 117 - heleco-97
P. 117
chill informis Stalin-on pri la planoj kiujn oni es-
tis preparante por la invado tra Normandio. En tiu
kunveno oni skizis tion kio poste estis la UNO.
Ĉiuj ĉi konferencoj kaj la interakordoj prenitaj en
ili montras ke la aliancanoj estis certaj pri sia ven-
ko en la milito. En la malamikaj medioj ekzistis du-
me la koncerna sento pri verŝajna malvenko de la
potencoj de la Akso. Pri tio klare atestas la evoluo
de la politika situacio en Italio. Kaj estis poste alia
ekzemplo en Hungario. Post la germana fiasko en
Stalingrado, batalo en kiu la hungara armeo suferis
egajn perdojn, la admiralo Miklós Horthy kaj la ĉef-
ministro Miklós Kallay komprenis ke Germanio ver-
ŝajne perdos la militon. Kun la silenta aprobo de
Horthy, Kallay provis negoci apartan armisticon
por Hungario kun la Aliancanoj. Por malebligi ĉi
tiun iniciaton, germanaj trupoj okupis Hungarion la
19-an de marto de 1944. Horthy rajtis resti reganto,
sed Kallay estis forigita de la posteno, kaj la germa-
noj anstataŭigis lin kiel ĉefministro per Generalo Do-
me Sztojay, kiu fanatike subtenis la germanojn. Li igis
Hungarion daŭre kunlabori milite kun la germanoj
kaj krome oni entreprenis en Hungario la deport-
adon de judoj, kio antaŭe ne estis okazinte.
Kiel dirite, la Nordo de Italio, subkontrole de la ger-
mana armeo, estis formale politike demarŝata de
Mussolino kiel ŝtatestro de la "Respubliko de Salò",
apogata de la plej fanatikaj sektoroj de la itala faŝ-
ismo. Tiu reĝimo ne ĝuis politikan apogon kiel la
origina faŝismo; ekzemple, kvankam la hispana reg-
istaro de Franko daŭre bonrilatis kun la nazia reĝi-
mo, tamen ne establis diplomatiajn rilatojn kun la
Respubliko de Salò. Ĉi tiu entreprenis reprezaliojn
kontraŭ la faŝistaj hierarĥoj kiuj malfortigis la poli-
tikan pozicion de Mussolino kaj ebligis ĉi ties ares-
ton. Tiuj, kiuj povis esti kaptitaj, inter ili la grafo
Ciano, bofilo de Mussolino, estis enprizonigitaj kaj
juĝitaj, fine oni ekzekutis ilin la 11-an de januaro
de 1944 en Verono.
Dum la unuaj monatoj de 1944 la armeo de la Alianc-
anoj en Italio ne sukcesis avanci en sia ofensivo, spit’
117