Page 118 - heleco-97
P. 118

al tio ke en januaro oni provis fari novan elŝipiĝon mal-
                                      antaŭ la germana defend-linio. Fine, la 22-an de majo la

                                      aliancanaj trupoj sukcesis pretersuperi la germanan rezis-
                                      ton ĉirkaŭ Monte Cassino kaj liberigi la urbon Romo, kie
                                      la trupoj de la usona generalo Clark eniris la 5-an de

                                      junio. La liberigo de Romo estis psikologie grava evento
                                      en la kunteksto de la milito. Post tio, la reĝo Viktoro
                                      Emanuelo abdikis favore al sia filo Umberto la 2-a; la
                                      registaro  de  Badoglio  estis  anstataŭita  per  koalicia

                                      registaro gvidata de Ivanoe Bonomi en kiu ĉiuj rezistaj
                                      partioj  estis  integritaj,  inkluzive  de  la  Komunista;  ĉi
                                      ties gvidanto, Palmiro Togliatti, ekzilita en Moskvo, re-

                                      venis al Italio en marto kaj postulis la unuecon de la
                                      Rezisto, la formadon de Registaro de nacia unueco kaj
                                      la  prokraston  de  la  institucia  demando  -monarkio  aŭ
                                      respubliko- ĝis la fino de la milito.

                                      Sed ankoraŭ granda parto el Italio, norde de Romo, apar-
                                      tenis al la Respubliko de Salò, de la Duce, fakte sub kon-
                                      trolo de 22 divizioj de la germana armeo. Oni devis daŭ-

                                      re batali; la 24-an de julio jam estis liberigitaj Livorno
                                      kaj Pizo, interalie, kaj la 18-an de aŭgusto la trupoj de la
                                      Aliancanoj jam estis enirinte en Orvieto, Peruĝo, Arezzo

                                      kaj Firenco, kaj la batalado pludaŭris… Kaj ankaŭ estis
                                      avancado de la kontraŭ-naziaj fortoj en Rusio. Leningra-
                                      do estis liberigita la 26-an de januaro, kaj la rusaj armeoj

                                      alvenis ĝis la landlimoj de Estonio, Litovio, Polujo, Hun-
                                      gario, Rumanio… Sed tamen, tiam la plej grava fronto
                                      de la milito kontraŭ la hitleraj trupoj estis nek Italio, nek
                                      Rusujo: la 6-an de junio de tiu jaro 1944, ĝuste unu tagon

                                      post la liberigo de Romo, komenciĝis la invadon de Fran-
                                      cio tra la marbordo de Normandio far usonanoj kaj britoj.
                                      La elŝipiĝo de la trupoj, kun ties armilaro, tankoj, ktp.,

                                      estis sukcesa ĉar estis surpriza en kio rilatas al la loko.
                                      La germanoj tute ne estis sciantaj kie konkrete okazus
                                      la operacio. La floto de la Aliancanoj kiu protektis la
                                      operacion konsistis el 1213 ŝipoj. La homoj kaj la milita
                                      materialo  destine  al  tiu  operacio  estis  transportita  de

                                      7000 boategoj. 5000 ĉas-aviadiloj kontribuis al la realig-
                                      ado de la operacio. 23.000 paraŝut-soldatoj, du nord-
                                      amerikaj divizioj kaj unu brita, estis surterigitaj malantaŭ

                                      la germanaj linioj. En tiu marborda zono de Normandio

                                                        118
   113   114   115   116   117   118   119   120   121   122   123