Page 119 - heleco-97
P. 119

elŝipiĝis  130.000  homoj,  20.000  veturiloj  kaj  950
            tankoj. La Franca Rezisto, unuigita en 1943, ebligis la
            kreadon, en februaro 1944, de francaj enlandaj fortoj,

            komanditaj de Londono, proksimume 40.000 soldatoj
            komence, 200.000 en julio-aŭgusto de 1944, inter ili
            proksimume 4.000 hispanaj, respublikanaj rifuĝintoj,

            kiuj  efektivigis  ligajn  operaciojn,  kaj  kun  sporadaj
            atakoj kaj gerilaj agoj senmovigis germanajn trupojn
            en aliaj regionoj de la lando, malebligante ilian send-
            adon al Normandio.
            La operacio, al kiu la Aliancanoj asignis la nomon

            Overlord, estis sukcesa ĉar oni atingis la planitan mili-
            tan celon: meti sur la franca teritorio armeon destin-
            itan avanci direkte al Germanio. Sed ĝi estis multe-

            kosta: la britoj perdis 2703 homojn, la kanadanoj 946,
            kaj la usonanoj 6603. Krome oni perdis 127 aviadilojn,
            2 destrojerojn kaj 300 boategojn. En la milito ĉio estas
            perdoj, eĉ kaze de venko. La germanoj perdis proksim-
            ume 10.000 homojn, kaj krome estiĝis en ilia atlantika

            defend-linio truo, 100-kilometre longa kaj 25-kilometre
            larĝa tra kiu enirus pli kaj pli malamikaj trupoj.
            Tamen la avancado de la aliancanaj trupoj dum la

            sekvintaj monatoj estis lanta kaj malfacila, kaj multe-
            kosta pro la homaj kaj armilaj perdoj. La germanoj
            devis vidi kiele en tiu kaj la aliaj frontoj de la milito
            ili senĉese estis perdante terenon, kaj soldatojn, kaj kro-
            me estis la intensa bombardado de siaj urboj far la bri-

            taj kaj usonaj aviadiloj… En tiaj cirkonstancoj la ger-
            manaj armeestroj komprenis ke la milito estis perdita.
            En la Unua MondMilito la germana armeo kapitula-

            cis kiam ankoraŭ la situacio ne tiom estis senespera
            kiom ĝi estis en 1944. De militista vidpunkto estis
            alveninte  jam  la  momento  kapitulaci  kaj  savi  kiel
            eble plej da homaj vivoj kaj havaĵo. Sed la nazia re-
            ĝimo ne povis kontempli tian eblecon. La partio de

            Hitlero estis atinginte la povon en Germanio surbaze
            de emfazado pri la honto de la malvenko de 1918, kiun
            ili atribuis al perfido de marksistoj, framasonoj kaj ju-

            doj, la “surdorsa ponard-piko” sur kiu la naziistoj baz-
            igis sian propagandon. Do, ili ne povis akcepti tiam,
            en 1944, similan kapitulacon, kaj tiele estiĝis grava
            kontraŭdiro inter Hitlero kaj la arme-estroj.

                                                              119
   114   115   116   117   118   119   120   121   122   123   124