Page 120 - heleco-97
P. 120
Sendube ankaŭ Hitlero konsciis pri la paradoksoj de ”lia batalo”, kiel atestas la
fakto ke lia sanstato kaj persona aspekto estis malboniĝante tiom rapide kaj ne-
renversigeble kiom sia politika sistemo. Dum tiuj lastaj jaroj de la milito kaj de
sia vivo, la Führer rezistadis nur dank’ al egaj dozoj da kuraciloj kaj drogoj kiujn
Doktoro Morell receptadis al li. Tio, kio estis okazante en la milito, kontraŭis ne
nur liajn revojn sed ankaŭ liajn bazajn ideojn. Lia ideo pri la supereco de la
arja, germana raso, estis ruinigitaj pro la venkoj de la “malsuperaj” rusoj, la
slavaj “infra-homoj”.
En tiu tereno li suferis aliajn elreviĝojn; li pensis ke la angloj, al kiuj li ne neis la
arjan rasecon, estus aliancanoj de Germanio en la konkerado de la mondo por la
arjrasuloj, kaj surbaze de tiu freneza supozo, en majo de 1941, iu asistanto lia
Rudolf Hess, flugis al Britujo por interakordi aliancon kontraŭ Sovetunio, sed de
tiam tiu ulo restis enkarcerigita en la Turo de Londono. Tial la “arjo” Hitlero sin
vidis en la kontraŭdiro esti aliancano de la japanaj “infra-homoj” kiuj militadis en
Azio kontraŭ la interesoj de la “arjaj” britoj kaj usonoj, dum li estis, en Eŭropo,
aliancano de la balkanaj, italaj, hispanaj kaj portugalaj “infra-homoj”.
Alia kontraŭdiro aŭ fiasko lia estis tio ke, estante, kiel faŝisto, servisto de la burĝ-
klaso, lia milito, kun ties evidenta malvenko, estis ruinigante la interesojn de tiu
klaso kaj de tuta Germanio cetere. Estis klare alveninte la momento por ke li,
laŭ lia politika doktrino, sin mortigu. Sed tamen li ne prenis tiun decidon kaj obs-
tinis rezisti alportante plian kaj pluan detruon de sia lando. Lia preteksto por tion
fari estis ke li havis en preparo iajn potencajn kaj fantastajn armilojn kiuj defini-
tive alportus al Germanio la finan venkon.
Ĉu Germanio estis progresante tiam en la konstruo de atom-armiloj? Ne estas cert-
eco pri tio, sed, se tiel estis, tio estus kroma fiasko de la ideologio de Hitlero
ĉar iam li difinis tiun sciencon, kaj ĉiun sciencon ĝenerale, kiel “juda afero”, kaj
la judaj sciencistoj estis persekutitaj de lia reĝimo kaj multaj, kiel Ejnŝtejno,
devis ekziliĝi, kaj iliaj libroj estis bruligitaj.
Kaj estis alia fiasko kaj elreviĝo, eble la plej grava, kiun Hitlero devis konstati:
li ne estis neerara, li ne estis la brila milita strategiisto kiun li pensis esti. Kiam
komenciĝis la retroirado de la germanaj armeoj en Rusujo, li eksigis ĉiujn gene-
ralojn kiuj permesis kaj organizis la retroiradon, kaj nomumis, por gvidi la ar-
meojn, aliajn militistojn blinde obeemaj al lia ordonoj. De tiam li mem decidis, de
sia bunkro, ĉiujn militajn operaciojn, kaj de tiam daŭre persistis la avancado de
la rusaj kaj aliaj aliancanaj armeoj, sed ne estis raciaj kaj ordaj retroiroj de la
germanoj: simple, ili suferis pli da senutilaj homaj perdoj.
Tia estis, en 1944, la heredaĵo kiun la faŝismo estis lasante post si dum ties lanta
agonio. Do, la armeaj kaj aliaj sociaj altranguloj decidis ke oni devus meti finon al
la reĝimo de tiu kiun ili, iam, estis entuziasme apogintaj, kaj ĉar Hitlero ne volis
kompreni ke estis alveninte la momento retiriĝi, kun aŭ sen sinmortigo, ili decidis
organizi komploton por atenci kontraŭ lia vivo.
120