Page 142 - heleco-97
P. 142
politika polico. Portugalio provizis al la hispanaj faŝistoj gravan loĝistikan sub-
tenon, permesante la komunikadon inter la ribelemaj armeoj de la nordo kaj la sudo,
kiam ili ankoraŭ ne povis establi kontakton per tero tra la hispana teritorio, kaj
permesante senpagan transiton al militaj provizoj destinitaj al la frankistaj tru-
poj, for-rifuzante respublikanajn rifuĝintojn, kaj provizante modestan kvanton da
batalantoj (la Viriatoj) kaj armilojn por la ribeluloj. Post la venko de Franco,
Salazar zorgis konservi bonajn diplomatiajn rilatojn kun Hispanio, kvankam dum
la dua mondmilito li timis dum kelkaj monatoj, eble prave, ke Franco, kun la sub-
teno de la Nazia Germanio, provos invadi Portugalion kaj aneksi ĝin al Hispanio.
Ekde 1945, la hispan-portugalaj rilatoj restis sur bona nivelo, kvankam markitaj de
reciproka persona malfido inter la gvidantoj de ambaŭ landoj. Reale, Franco kaj
Salazar ne simpatiis unu la alian. La hispano konsideris la portugalon ruza kaj ne-
klara; Salazar malestimis Franco-n, kiun li taksis kiel malklera espadón.
Kvankam klare kontraŭkomunista, Salazar, tamen, eksplicite kondamnis la nazi-
istan rasismon, kiun li difinis kiel "pagana kaj kontraŭhoma idealo por diigi iun
rason aŭ imperion". Dum 2-a Mondmilito la celo de la Salazar-registaro estis kon-
servi neŭtralecon kaj la aliancon kun Britio. Memorindas ke la portugala ŝtato, re-
ale, estas kliento de Britio laŭsence ke ĝia sendependeco el Hispanio ĉiam depen-
dis de la angla apogo. Do, la reĝimo de Salazar estis la sola, inter la eŭropaj faŝ-
ismoj, kiu ne deziris la venkon de Hitlero. Ĉi tio inspiris la portugalan politikon laŭ
kiu la Salazar-registaro entreprenis intensan diplomatian agadon rilate al Franco
provante malhelpi Hispanion alianciĝi kun Germanio kaj Italio, en la antaŭvidebla
kazo, ke alianco de la potencoj de la Akso kun Hispanio kontemplus la okupadon
de Portugalio kiel rimedo por kontroli la Atlantikon kaj fermi la Mediteraneon, kio
deturnus la pezocentron de la milito al la Ibera Duoninsulo. La Ibera Interkonsento
(1942) estas pakto kun Hispanio, cele de ke ambaŭ landoj sukcesu resti for de
la milito. Dume Portugalio permesis al la aviado de la Aliancanoj uzi la Acores-
insularon. Ĉi tio kaj la fakto ke lia reĝimo ne havis dum la milito politikistojn
malkaŝe nazi-favorajn, male ol la Hispana kazo de la Falange, ebligis ke kiam
estiĝis la Malvarma Milito, Portugalio estis akceptata aliĝi al la NATO spit’ al
tio ke tiu lando estis la sola membro de tiu alianco kiu neniam rompis rilatojn
kun la Nazia Germanio.
Rilate al la imperiismo, la portugala kazo estas iome kurioza. Male ol Franco, la
portugala lidero neniam sentis inklinon profiti la militajn venkojn de Germanio por
atingi teritorion koste de alies koloniaj imperioj. Sed Portugalio havis proprajn
koloniojn en Afriko kaj Azio, kaj la politiko de Salazar estis konservi ilin ĉiu-
rimede. Tiorilate, li akceptis kolonian militon kiam la sendependecaj movadoj de
Gvineo, Angolo kaj Mozambiko provis disiĝi el Portugalio. Ĉi tiu politiko estis
rifuzita de plej multaj landoj de la mondo, precipe en kunteksto de kolonia sen-
dependeco, kiam aliaj eŭropaj nacioj kiel Britio aŭ Francio, kaj eĉ aliaj diktatu-
roj ideologie proksimaj al Portugalio kiel la frankisma Hispano, jam akceptis la
praktikan maleblecon subteni malproksimajn koloniajn imperiojn. Krome Salazar
142