Page 143 - heleco-97
P. 143
montris malmultan intereson pri la koloniigita
loĝantaro. Inter 1941 kaj 1948, longdaŭra mal-
sato en Kabo-Verdo kaŭzis la morton de
50.000 homoj, triono de la loĝantaro, antaŭ to-
tala indiferenteco de la portugala registaro: neniu
humanitara helpo iam estis sendita. Post la dua
mondmilito, la kolonioj ankoraŭ estis tre mal-
multe evoluintaj. En San-Tomé kaj Príncipe
ankoraŭ neniuj mezlernejoj estis malfermitaj,
dum en Mozambiko kaj Angolo la solaj insti-
tucioj malfermitaj en aneksoj al la Univer-
sitato de Koimbro estis destinitaj al infanoj de
setlantoj. Sed, sinjoro Salazar… ĉu tio ne es-
tas rasismo?
Kaj en la metropolo pliintensiĝis la faŝismaj
trajtoj de la reĝimo. Salazar poziciiĝis kontraŭ
la libera sindikatismo por sufoki la postulojn
de la laborista movado, kaj sekve kontestis
parto el la loĝantaro. La sekurecaj taĉmentoj
severe subpremis la publikajn protestojn, kaj
la Respublikana Nacia Gvardio kaŭzis multajn
vundojn kaj mortojn. Iu el tiuj viktimoj estus
la juna Catarina Eufémia, kiu iĝis simbolo de
la kontraŭsalazarisma rezisto. Dume, la komun-
istaj kaj socialistaj movadoj, kvankam ekster-
leĝaj, daŭre kontraŭrezistis la reĝimon. La egaj
elspezoj de la kolonia milito en la 1960-aj jaroj
vekis eĉ la oponon de parto el la dekstraro. Post
iu hejma akcidento en 1968, estante 79-jara, Sala-
zar ĉesis okupiĝi pri la ŝtataj aferoj. Lia sukced-
into, Marcelo Caetano, intencis reformi la politi-
kan sistemon, ĝis la 25-an de aprilo de 1974
kiam li estis eksigita far la armeo en la t. n.
«Revolucio de la diantoj».
Se la portugala kazo estis kurioza kazo de faŝ-
isma reĝimo kiu sukcesis dumlonge daŭri sen
faŝisma partio, nun ni vidos inversan kazon, sa-
me kuriozan, de faŝismo kiu havis fortan partion
kaj tamen fiaskis. Ni temas pri la peronismo. La
argentinano Juan Domingo Perón estis militisto
kiu kaptis la politikan povon en sia lando en la
jaro 1945, sed lia atingo de la plej alta politika
143