Page 144 - heleco-97
P. 144
hierarkio ne okazis per armea puĉo, kiel tiuj ofte okazintaj en Argentino antaŭ kaj
post lia regado, sed tute male, li gajnis demokratiajn balotadojn. Hispanio havas
agrablan memoron pri la regad-etapo de Perón ĉar li provizis al tiu lando la nece-
san tritikon por la nutrado de milionoj da hispanoj dum la internacia blokado
kiun la potencoj venkintaj en la mond-milito dekretis kontraŭ la reĝimo de
Franco. En la jaro 1947, okaze de ŝia vizito al Eŭropo, Eva Duarte de Perón,
edzino de Juan Domingo, estis dum 18 tagoj en Hispanio. Ĉi tie ŝi ricevis amasan
kaj apoteozan akcepton far la frankisma reĝimo kaj ĝenerale la tuta hispana
popolo pro la humana teniĝo rilate al popolo kiu estis maljuste punita pro
politiko pri kiu ĝi estis senkulpa. Informoj pri tiu vizito de Eva Perón rakontas
ĉi-ties malkonsenton aŭ kontraston kun la edzino de Franco, Carmen Polo. Ĉi
lasta estis riĉulino, aristokratino, mense reakcia… kaj tute ne intervenis en la
politikajn aferojn, kiuj estis ekskluziva okupo de ŝia oficiale karisma edzo.
Male, Eva Perón, havis tre modestan socian devenon kaj ĉiam estis tre sentema
rilate al la situacio de la malriĉuloj kaj la rajtoj de la virinoj. Dum la regado de
ŝia edzo, Evita (kiel karese nomis ŝin la argentinaj malricaj amasoj) tre influis
por la aplikado de sociaj dispozicioj favore al la malriĉularo kaj por la voĉdon-
rajto de la virinoj.
Do, se la peronismo respektis la demokratian funkciadon kaj krome ampleks-
igis la voĉdon-rajton al la virinoj, kaj havis progresistan socian politikon, kial difini
ĝin kiel “faŝisma”? Nu, ĉi tiu estas iu klara ekzemplo de tio ke la realo estas pli
kompleksa ol ĉiu ajn teoria skemo kiu celas ĝian interpretadon. Eble estus pli
ĝuste diri ke la peronismo naskiĝis kun faŝisma alvokiĝo kaj ne-vole fiaskis en
ties konkretiĝo. Ni klarigu ĉi tion. Argentino tradicie havis ekonomion bazitan
sur agrikulturo kaj best-bredado. Dum la dua mond-milito tiu lando tre prosperis
provizante agrikulturajn produktaĵojn al la militantaj landoj. Sed post la fino de
la milito Usono rehavis sian privilegian pozicion en tiu merkato. Do, oni entre-
prenis en Argentino gravan procezon de industriigado. Kiel kutime okazas en
tiaj procezoj, grandamaso da kamparanoj translokiĝis al la urboj kaj industriaj
centroj, t. e. naskiĝis iu laborista movado kiu siavice generis formojn de sindikat-
ismo. Perón estis ambicia homo kiu emis politikan povon; ĉi tio per si mem klar-
igas nenion, multegaj specimenoj de homaj estuloj de ĉi tiu planedo havas tian
emon. Sen ili, kaj la stultaĵoj kiujn ili faras, la historio estus seninteresa afero,
aŭ tute ne estus historio. Nu, nia Perón dediĉiĝis strebi por la plenumado de sia
ambicio. Sed kvankam militisto, li ne dediĉiĝis intrigi en la armea medio por per-
labori puĉon liafavore (eble estis tie tro da konkurantoj por la sama celo), sed,
notinte la kreskantan influon de la sindikatisma movado, li dediĉiĝis aktivadi en
tiu laborista fronto. Eble inspiris lin la modelo de Mussolino, serĉi kaj prilabori
apogon en la medioj de la malaltaj soci-klasoj. Tiu kvazaŭ katekismo eksplik-
ante la principojn de lia politika doktrino, kiun li eldonis poste, havis komunajn
trajtojn kun tiuj de la faŝismaj modeloj, ĉefe en kio rilatas al la ideo de unueco
de ĉiuj civitanoj de la lando. Ni jam vidis ke tiu ideo celas kaŝi kaj ignori la koncep-
144