Page 145 - heleco-97
P. 145
ton de “klasbatalo”. Kaj estis alia simileco kun la kazo de Mussolino: En la dis-
volviĝo de la politika agitado de Perón estiĝis iu danĝera kaj drameca situacio
en kiu li petis publikan apogon liafavore kaj tio generis amasan mobilizadon kiu
povas esti komparata kun la Marŝo al Romo de Mussolino, kaj kiel ĉi tiu, an-
kaŭ la mobilizado de Perón sukcesis kaj li atingis la absolutan povon de la ŝtato.
Absoluta sed tamen demokratia ĉar, kiel dirite, li respetis la Konstitucion kaj eĉ
plidemokratiigis ĝin. Kaj krome li gvidis de tiam procezon de plibonigo de la
situacio de la malaltklasuloj, la tie nomataj “senĉemizuloj”. Oni establis servojn de
saneca sekureco kaj de instruado, konstruado de loĝejoj por la laboristaro, kaj
la salajroj sufiĉe plialtiĝis. Ĉi tiu politiko celis senaktivigi la socialistan kaj komun-
istan movadon en la argentina laboristaro. Kaj kvankam la regado de Perón estis
sufiĉe respektema de la civitanaj rajtoj, ne mankis perforto kontraŭ la aktivistoj
de la partioj de maldekstraro. La murdo de la komunista kuracisto Juan Inga-
llinella estis afero tute simila al tiu Matteotti dum la reĝimo de Mussolino. Sed ta-
men la reĝimo de Perón ne atingis la apogon de la superregantaj klasoj de la ŝtato,
la terposedanta aristokrataro, la burĝaro, la armeo, la Eklezio… Dum la regado
de Perón estis eĉ perfortaj atencoj kontraŭ la vivo de Perón kaj aliaj kiel tiu de la
15-a de aprilo de 1953, kaj tiu de la 16-a de junio de 1955 en la Placo de Majo
en kiu mortis 350 personoj kaj rezultis vunditaj kromaj 850.
Kio estis okazante? Kial tiu kontraŭdiro? Ni povas kompreni tion ĉar ni jam vidis
la konflikton kiu estiĝis en Germanio en 1934 kiam iu interna konflikto de la
nazia partio estis solvita per la t. n. «Nokto de la Longaj Tranĉiloj». Ni vidis ke
Hitlero atingis la apogon de la superregantaj klasoj kiam li likvidis la socialistan
tendencon de lia partio gvidata de Ernst Röhm. Se en tiu konflikto estus venk-
inta ĉi lasta, la naziismo ne estus atinginte la apogon de la altaj povoj de la ŝtato.
Nu, ĝuste tio okazis en Argentino. En la peronismo la rolo de Röhm estis ludita
de Evita Perón, kaj ĉi tiu tre influis la socialan politikon de ŝia edzo. La peronista
partio havis egan membraron da “senĉemizuloj” kaj ne estis burĝuloj en ties vicoj;
tio signifas ke al la peronismo mankis la gravega 6-a punkto de la listo de Um-
berto Eco, tiu de la “minacita burĝaro”. Verdire la argentina burĝaro sin sentis
minacita sed de la peronismo, ne de la marksismo. La 8-a punkto de la menciita
listo de Umberto Eco diras ke ĉiu faŝismo kreas iun malamikon kontraŭ kiu oni
metas plejparton el la socia loĝantaro. Nu, por la senĉemizuloj de Argentino la
malamiko estis nek la judoj, nek la italoj, nek la hispanoj, nek la indianoj, nek iu
ajn alia etno. Por ili la malamiko estis la riĉularo, la terposedantoj, la burĝaro…
Do al tiuj posedantaj klasoj la peronismo solvis nenion sufokante la maldekstr-
aron ĉar ĝi mem ludis la rolon de la maldekstraro. Resume, iu militista puĉo metis
finon al la reĝimo de Perón en 1955 kaj ĉi tiu ekziliĝis en Hispanio, kie oni estis
tre dankeme al li. Plurajn jarojn antaŭe estis forpasinta lia edzino Eva.
La dua etapo de la peronismo estis eĉ pli malfeliĉa, kaj senhonora. Post 17 jaroj
Perón povis reveni en Argentinon, kaj krome li revenis kiel venkinto. Dum tiu
periodo tute ne estis paco kaj ordo en la lando; estis multaj registar-ŝanĝoj, plej-
145