Page 146 - heleco-97
P. 146
ofte per militistaj puĉoj. Fine oni permesis la peron-
istan partion partopreni en la balot-procezoj, kaj ĝi
atingis egan sukceson. Tio permesis al la lidero re-
veni el Hispanio, kaj li estis triumfe akceptita en Ar-
gentino. Eĉ antikvaj politikaj malamikoj liaj brak-
umis lin je lia reveno. La landa povo-sistemo estis
kompreninte ke li estis nepre necesa por meti ordon
en la argentinan vespejon. Li revenis kun nova edz-
ino María Estela Martínez. Ĉi tiu, post kroma balot-
procezo en kiu venkis la peronismo, alprenis la estr-
econ de la registaro, dum Perón ludis kiel Prezi-
dento de la Respubliko. En ĉi tiu posteno li sin vi-
dis kiel sorĉo-lernanto; li ne-vole estis kreinta situa-
cion kiun li ne povis kontroli. Kelkaj diversaj, tre
malsamaj, kaj eĉ malamikaj organizaĵoj havis lin
kiel referaĵo. Ekzemple estis iu terorisma organizaĵo
de ekstrema dekstraro, la “Triobla A”, kiu sin difi-
nis kiel peronista, kaj samtempe estis alia organizaĵo,
la “Montoneroj”, ankaŭ terorista, de ekstrema mal-
dekstraro, kiu sin difinis, ankaŭ ĝi, kiel peronista.
Kaj meze de ambaŭ tiuj politikaj ekstremoj estis
aliaj diversaj sindikataj rondoj kaj parti(et)oj kiuj sin
difinis kiel peronistaj. Kaj li havis kompromison kun
la supreregantaj klasoj kiuj permesis lian revenon
kaj altrangiĝon, kion li devus pagi per politiko favo-
ra al la interesoj de tiuj klasoj. Li prenis tion kio
estis la plej saĝa decido en tiaj cirkonstancoj… li
forpasis. María Estela alprenis ankaŭ la prezidant-
econ de la respubliko kaj profitis la tutan atingitan
povon por fali en ĉiutipan koruptadon, ĝis kiam
nova militista puĉo metis finon al la festo. De tiam
la diversaj peronismoj estas kromaj putraj partioj en
la putra kapitalista sistemo de la lando, kaj la lando
refalis en sian kronikan malsanon de oftaj puĉoj.
Unu el la armeaj puĉistoj estis Jorge Rafael Videla.
Dum lia regado, de 1976 al 1981, li uzis la ŝtatan
povon por starigi sisteman politikon de ŝtata teror-
ismo kontraŭ opoziciantoj, kiu kaŭzis dekojn da
miloj da arestitoj, malaperojn, murdojn, torturojn
kaj sekvestron de infanoj. Peronismaj ekstremistoj
estis unu el la ĉefaj celoj de ŝtata terorismo, dum
multaj el la gvidantoj estis malliberigitaj kaj la sin-
146