Page 147 - heleco-97
P. 147
dikatoj, plejparte peronistoj, intervenitaj. Menciindas
ke same dume dum la regado de María Estela kiel dum
la diktaturo Videla, la komunistoj kaj aliaj fortoj de
Maldekstraro estis perforte persekutitaj far la «Tri-
obla A» kaj aliaj ŝtataj soldulaj ekzekutistoj defend-
antoj de la sistemo. La diktaturo de Videla falis kaj
li estis juĝita kaj enkarcerigita, sed la politika mal-
stabileco daŭre estis ĝis nun kronika malsano en
Argentino.
Sed nia intereso estas prijuĝi la faŝismon. Ni ag-
noskas faŝistan karakteron al la peronismo, sed, ĉu
Videla estis faŝisto? Laŭ nia interpretado de la faŝ-
ismo, ni devas diri ke ne, samkiel ankaŭ ne aliaj
iberoamerikaj diktatoroj kiel Fulgencio Batista, Anas-
tasio Somoza, Augusto Pinochet, Hugo Banzer, Gus-
tavo Rojas Pinilla, Joao Baptista Figueiredo, François
Duvalier, Guillermo Rodríguez Lara, Tiburcio Carías
Andino, Juan María Bordaberry, Marcos Pérez Jimé-
nez, Alfredo Stroessner, Carlos Castillo Armas, Rafael
Leónidas Trujillo, Alberto Fujimori… aŭ Idi Amin
Dada (se mencii ankaŭ iun afrikanon). El tiu ĉi listo
ni eksplicite ekskludas la brazilan Jair-Bolsonaron
pro kialo kiun ni eksplikos poste. La ceteraj ne me-
ritas la titolon je “faŝisto”; asigni tiun titolon al ili
estus tro honorigi ilin. Ili estis nuraj tiranaĉoj, dik-
tatoroj, krimuloj, ekstrem-dekstruloj sendube, sub-
premantoj certe, ankaŭ defendantoj de la kapitalista
sistemo, puĉistoj preskaŭ ĉiuj… Sed mankis al ili,
por esti faŝistoj, iu grava eco kiun ni volas rimark-
igi. Ili ne havis la karismon kaj la magion de
Mussolino kaj Hitlero, sed tio ne gravas, ankaŭ
Franco kaj Salazar ne havis tiun econ kaj tamen ili
estis veraj faŝistoj. Ili ankaŭ ne estis ideologiaj teo-
riuloj, nek kreis propran apartan partion, sed ankaŭ
tio ne gravas, oni povas esti faŝista lidero sen tiaj
eventualaĵoj.
La distinga eco de la faŝistoj, rilate al aliaj ekstrem-
dekstruloj, estas ilia psikologia kapablo kapti (per-
cepti, kompreni) la esencon de la kolektiva animo
de la homamasoj, ĉi ties misajn inklinojn, kaj eltiri
profiton el tiu kono por sin prezenti kiel referaĵo
147