Page 148 - heleco-97
P. 148
aŭ enkarnigo de la popola animo. La profitanto de tiu kono povas esti persona
lidero aŭ organizita movado. Ĉiukaze, oni povas diri ke la lidero (persona aŭ
movada) ne kreas la amason kiu apogas ilin, sed inverse, la organizita movado
aŭ personaj lideroj aperas tial ke ekzistas la amasoj (kun ties malvirtoj) sur kiuj
ili sin apogas. Ĉi tiu kondiĉo estas necesa sed ne sufiĉa por la estiĝo de faŝ-
ismo. Estas necese, krome, ke la celo de la organizita movado (kun aŭ sen klara
persona lidereco) estu deturni la atenton de la subpremitaj sociaj klasoj el la
klasbatalo. Tiorilate, movadoj kiel la islama integrismo kaj la cionismo ne estas
faŝistaj ĉar, kvankam ili plene alĝustiĝas al la unua kondiĉo (ili estas generataj
de fiaj popolaj emoj: elitismo, fanatikeco, neracieco…) tamen ne celas efiki sur
la klasbatalo, t. e. tiuj movadoj, eĉ kaze de politika venko, efikas nenion sur la
reale ekzistanta situacio en la ekonomia tereno de iliaj socioj. La naciistaj
movadoj (eĉ se ĉiam kaj ĉiuj estas reakciaj) povas esti aŭ ne faŝistaj depende ĉu
ili estas uzataj aŭ ne por efiki sur la disvolviĝo de la klasbatalo. La afero ankaŭ
ne dependas ĉu la movado estas perforta aŭ respektas la leĝecon; eĉ la plej
perfortaj faŝismoj, kiel tiuj de Mussolino kaj Hitlero, respektis la leĝecon kaj
bridis sian perfortemon kiam ili ne estis sufiĉe fortaj aŭ politike konvenis al ili
fari tion. Cetere ankaŭ iuj el tiuj menciitaj iberoamerikaj diktatoroj respektis la
leĝecon komence, kaj nur poste ili agadis perforte kaj diktatorece, kaj ĉi tia
teniĝo estas propra ankaŭ de revoluciaj procezoj de Maldekstraro.
Se ni diris ke ne estis faŝistoj la menciitaj iberoamerikaj diktatoroj; estis pro tio
ke ilia ebleco defendi la kapitalistan sistemon dependis nur de ilia (per)forto. Ili
ne havis kapablon mobilizi la popolajn amasojn kontraŭ ĉi ties propraj interesoj.
Male, estis maldekstraj lideroj kaj/aŭ movadoj tiuj kiuj ĝuis/as influon sur la
amasoj, ĉi-kaze por batali favore al ĉi ties klasaj interesoj: Fidel Castro, Che
Guevara, Salvador Allende, Evo Morales, Rafel Chavez, Sandinista Movado…
Kaj male, uloj kiaj Jair Bolsonaro, Le Pen, Berlusconi, Donald Trump aŭ
Santiago Abascal, jes ja, alĝustiĝas al la modelo de faŝismo tia kia ĝin kon-
ceptas ni. Ili sukcesas/is forlogi popolajn amasoj el la batalo favore al ĉi ties
interesoj por adresi ties atenton kaj batalemon al aferoj kiuj tuŝas la plej basajn
instinktojn de la personoj: rasismo, naciismo, masklismo, ksenofobio, aporo-
fobio (rifuzo al malriĉularo), ŝovinismo… Ekzemple, tiuj uloj ne nur allogas
malriĉulojn por batali kontraŭ socialismo sed ankaŭ virinojn por batali kontraŭ
feminismo.
Venas la momento analizi la nuntempan situacion rilate al la faŝismo. Oni po-
vas diri ke nun ne ekzistas faŝismaj reĝimoj. Ekzistas, jes ja, iu prosperanta, kresk-
iĝanta faŝismo, sed la koncernaj movadoj celas politikan povon kiun ili ankoraŭ
ne havas: Germanio, Italio, Francio, Hispanio…. Aŭ jam atingis regi en iuj lan-
doj (ekzemple en Orienta Eŭropo), sed ankoraŭ ne transpasis la linion rompi la
leĝecon. La bremso tion fari ne troviĝas en la forto de la koncernaj demokratioj,
tiorilate ĉi tiuj estas tiom feblaj kiom estis la Respubliko de Vajmaro kiun
Hitlero detruis. En la nuna kazo temas pri la fakto ke tiuj landoj apartenas al la
148