Page 149 - heleco-97
P. 149
Eŭropa Unio kaj tio estas forta faktoro de politika
stabileco. La kazo de la Rusujo de Putin estas alia.
Ĉi tiu ulo, laŭ sia regadmaniero, pli similas al la ibero-
amerikaj diktatoroj antaŭe menciitaj ol al la klasikaj
faŝistaj lideroj. Ioman atenton meritas la kazo de la
usonano Donald Trump. Li, ja, estas faŝisto kaj ras-
isto, kaj en lia lando ekzistas forta faŝisma kaj raŝisma
movado. Sed Usono, eĉ se imperiista kaj kapitalista
potenco, tamen ne estas faŝista kaj rasista politika
sistemo. La usona demokratio estas tre malperfekta
(kaj ties balot-sistemo vere arkaika), sed tre forta kaj
enradikigita, kaj tio estas forta bremso kontraŭ faŝisma
puĉo. Do, Trump, kaj similtipaj uloj, ĉu regante, ĉu
en opozicio, estus tre restriktitaj de la leĝaro.
Fine ni atentu pri okcidenta Eŭropo. Malgraŭ la dife-
rencoj inter la faŝismaj movadoj de tiu zono, komuna
trajto de ĉiuj ili, krom la ĝenerala celo altiri popo-
lan apogon por efektivigi ekde la ŝtataj institucioj
politikon favora al la superregantaj klasoj, estas la
programero restrikti, kontroli kaj kiel eble plej eviti
la enmigradon. Tiu ksenofobio estis inter la ĉefaj kia-
loj kiujn la faŝisto Boris Johnnson proponis por ke la
britoj voĉdonu en la koncerna referendumo, favore
al la eliro de Britio el la Eŭropa Unio. Tiu ulo regas
en sia lando sed neniam li povos establi tie faŝis-
man reĝimon. Ene aŭ for de la Eŭropa Unio, la brita
politika sistemo estas sufiĉe firma por malebligi tian
elpaŝon. La ceteraj landoj de okcidenta Ejuropo apar-
tenas al la Eŭropa Unio kaj tio kontribuas malfacil-
igi tiajn aventurojn. Eble pro tio la franca faŝista
liderino, Marine Le Pen, krom ŝia programo kontraŭ
la enmigrado, pledas ankaŭ por la eliro de Francio
el la eŭro-monsistemo kaj malfortigi la rilatojn de
Francio kun Eŭropa Unio. Ankaŭ la itala faŝismo
kaj tiuj de la landoj de Benelukso pledas por limigo
de la enmigrado. Speciala kazo tiorilate estas la ger-
mana faŝismo. Tie la faŝisma movado estas forta sed
ne havas klaran liderecon; kelkaj organizaĵoj kun
ties respektivaj gvidantoj konkuras por la estreco
de la movado. Kaj ilia ĉefa programo estas la rifuzo
de fremdaj enmigrintoj. Tute mankas en la propagan-
149