Page 150 - heleco-97
P. 150
do de tiu movado mencion pri konkero de fremda teritorio, la fama Lebensraum
de la obsedo de Hitlero. Same kiel en la epoko de la naziismo, estas tre forta la
rasismo kaj ksenofobio sed nun la celo de la atakoj ne tiom estas la judoj kiom
la afrikanoj, ĉar la nuntempa enmigrado venas el Afriko. Do, estas sufiĉe rimark-
ebla la evoluado kiun la faŝismo havis en tiu lando.
La naziisma ksenofobio kontraŭ la enmigrado estas tre forta en Italio kaj His-
panio ĉar tiuj landoj estas la pordoj de eniro en Eŭropon de la enmigrintoj kiuj
venas el Afriko. Same kiel en Germanio, ankaŭ en Italio la faŝismo, kvankam
forta, ne havas klaran liderecon; kelkaj malsamaj grupoj konkuras por la kontrolo
de la movado. Male, en Hispanio ekzistas relative grava unuiĝo de plejparto el
la landaj faŝistoj en unu partio, «Vox» sub la lidereco de ulo, Santiago Abascal,
kiu bone respegulas la plej malbonajn ecojn kaj sentojn de la plej mise edukitaj
sektoroj de la hispana loĝantaro. Se Hispanio estis lando kie, post la mond-
milito, tre evoluis la faŝismo, sub la gvido de Franco, por sin distingi de la venkitoj
en tiu milito, ankaŭ la nuna faŝismo estas rezulto de plua evoluado post la mal-
apero de la diktatoro. Se la iama propaganda flago de Falange, rehavi la antikvan
imperion, la nuntempa hispana faŝismo tute ne revas pri teritoriaj konkeraĵoj
ĉar eĉ la plej malnoblaj sektoroj de la hispana loĝantaro ne havas tian inklinon.
La programo de Santiago Abascal, do, centriĝas, ĉefe, sur la temo de la rifuzo al la
ega enmigrado de afrikaj gentoj. Tiucele li alprenis simbolon en la historio de la
lando. Kiel sciate, Hispanio estis dum multaj jarcentoj en Mezepoko scenejo de
militado kontraŭ afrika gento, la maŭroj, muzulmanoj, araboj… Tiorilate vidu la
95-an numeron de ĉi tiu revuo, Heleco, kiu priraportas tiun epokon. Nu, kadre de
tiu longdaŭra rekonkerado de la hispana teritorio naskiĝis legendoj en rilato kun la
rivaleco inter muzulmanoj kaj kristanoj. Unu el tiuj legendoj estis tiu nomata «La
batalo de Klaviĥo», kiun ni priraportis per alia numero de Heleco, la 85-a,
konkrete per la ĉapitro alirebla tra la ret-adreso:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/85/22-23.html
La ĉapitro titoliĝas: «Sankta Jakobo Maŭro-buĉisto». Laŭ la legendo, en iu
batalo, Klaviĥo, la apostolo Sankta Jakobo aperis rajdante sur blanka ĉevalo
por batali favore al la hispanaj kristanoj kontraŭ la afrikaj maŭroj. La formo de
la nomo Jakobo, en la hispana lingvo estas Santiago, kaj jen la hispana faŝista
lidero nomiĝas ĝuste Santiago. Tio alportas simbolan elementon al la politika
celo de tiu ulo, batali kontraŭ afrikaj enmigrantoj-invadantoj. Pri tiu afero ni
permesis al ni meti ŝercan bildon sur la antaŭa paĝo.
Krom la rifuzo de la enmigrado, alia flago de «Vox» estas la ŝovinismo, t. e. la
patriotismo en ties plej ekstrema kaj fanatika formo. Okazas ke en Hispanio estas
regionoj kun separatisma, naciisma sento. Ĉi tiu estas tre opotuna cirkonstanco
por ke la faŝisma partio de Abascal altiru la politikan apogon (voĉdonoj) de la
hispanoj kiuj pensas ke “la patrujo estas subdanĝere” kaj ke nur Santiago po-
vas savi ĝin. Ankaŭ tiorilate estas bona ŝanco por li lia nomo ĉar Santiago
(Sankta Jakobo) estas la patrono de la hispana patrolando.
150