Page 151 - heleco-97
P. 151
Sur tiutipaj stultaĵoj oni konstruas la liderecojn kiam la homamasoj estas sen-
kleraj. Ni memoru ke la lidereco de la naziismo baziĝis sur mitaj legendoj pri
Tuleo, la arja raso k. s. Alia propaganda elemento de la lidero de «Vox» estas
la masklismo, t. e. la dominado de la viroj sur la virinoj. Eble ŝajnas nekredeble
ke kiam en Hispanio okazas seksperfortigoj de junulinoj kaj la responsuloj estas
juĝataj kaj kondamnataj, ne mankas publikaj apogoj al la kulpuloj far personaro
de tiu faŝista partio, kaj eĉ pli nekredeble estas tio ke inter la apogantoj de tiuj
fiuloj estas ankaŭ virinoj. Estas sciate ke ĝuste la celo de la faŝismoj estas mobi-
lizi, favore al la kapitalismo, la ekspluatatojn de la kapitalista sistemo. Mal-
facilas liberigi la sklavojn kiam ĉi tiuj havas animon de sklavoj.
Fine, ni pritraktos iun teorion kiu lasttempe intencas ekspliki la furoron, la pros-
peron de la faŝismaj movadoj. Ni ne certas pri la ĝusteco de tiu teorio, sed ĝi me-
ritas esti pristudata. Laŭ ĝi, la progreso de tiuj faŝismaj movadoj estas frukto je
aktivado bone pagata (financata) de la Rusio de Putin. Laŭ la sama teorio, ankaŭ
aliaj alitipaj movadoj, kiel la naciismoj, separatismoj, havas saman originon.
La celo de tiom malsamaj kaj nekongruaj movadoj estus malstabiligi la socio(j)n
de la konkurantaj blokoj. Laŭ la sama teorio, Putin estus kaŝe influinte ankaŭ
en la venko de Trump en la usona balotado antaŭ kvar jarojn, kaj en la nun-
tempa socia konfliktado en la usona socio, apogante ambaŭ interkontraŭantajn
sektorojn de tiu socio, la rasistojn kaj la «antifan» movadon. Ĉiam en la sama
linio, ankaŭ la problemoj kiujn Putin mem havas en la bloko kontrolata de
Rusio estas rezulto de similaj intrigoj, ĉi foje organizitaj de Usono kaj la Eŭropa
Unio. Dume, la malstabiliĝo de la zono de MezOriento estas sekvo de intrigoj de
la jam menciitaj blokoj: Rusio kaj Usono, kaj same oni povas diri pri la sociaj
konfliktoj kiujn Ĉinio devis alfronti en HonKongo. Se tio estus vero, la mobili-
zoj de la flav-vestuloj en Francio, la separatisma intenco de Katalunio antaŭ plu-
raj jaroj, la mobilizoj de la neantoj de la COVID-viruso… kaj aliaj mobilizoj, estus
rezulto de tiaj organizitaj aranĝoj far spertaj specialistoj pri socia mobilizado.
Kiel dirite, malfacilas esti certaj pri tio. La afero estas verŝajna; en la nunaj cir-
konstancoj la kontraŭdiroj inter la grandaj potencoj, la grandaj blokoj, estas tiom
grandaj kaj gravaj kiom en la epokoj antaŭ la du mondaj militoj de la pasinta jar-
cento. Sed nuntempe, pro la nun ekzistanta nuklea armilaro, estus tre danĝere ke
la grandaj potencoj rekte interfrontiĝu milite. Tial, la nova strategio estus eviti
tiutipa militado kaj anstataŭigi ĝin per malstabiligado de alies blokoj. Do, eble
jes, eble la kaŭzo de tiom da socia konfliktado estas la formo, aŭ iu el la formoj,
laŭ kiuj disvolviĝas la Tria MondMilito. Sed krom la respondeco de la intrig-
antoj, ankaŭ la popoloj kulpas pri la trompoj en kiuj ili falas. La Unua Mond-
Milito estis entuziasme akceptita de la popoloj kiuj poste suferis ĝiajn sekvojn.
La Dua okazis tial ke iuj popoloj sin lasis allogi de uloj kiuj promesis al ili
konkeri la tutan mondon. Ĉi raporto pretendas alporti instruon pri tiuj malfeliĉaj
spertoj, sed ŝajnas ke, bedaŭrinde, la plej grava instruo de la historio estas ke la
homaro eltiras nenian instruon el la historio.
151