Page 36 - heleco-97
P. 36
tempo por la granda marŝo al Romo kvar tagojn poste. La celo aŭ preteksto de
de tiu faŝista mobilizado esti kontraŭfronti komunistan striko-tagon kiun oni es-
tis organizante por la sekva semajno. La marŝo al Romo komenciĝis per la kap-
to de institucioj en la ĉefurboj kaj pli-malpli senorda pilgrimado de diversaj gru-
poj al la ĉefurbo. Sed ĝi vekis timon neproporcian al la vera graveco de la mo-
bilizo. En Romo estiĝis paniko kaj oni petis al la reĝo deklari sieĝo-staton, sed
Viktoro-Enmanuelo la 3-a ne kuraĝis fari tion. Iu generalo respondis, «La ar-
meo plenumos sian devon, sed estus prefere ne tion provi». Fine la reĝo telefo-
nis al Mussolino petante ke li prenu la povon. Mussolino ne estis en la marŝo, li
restis en Milano atendante la rezulton de la afero kaj pritaksante la eblecon ke
reagu la armeo. Survestita per nigra ĉemizo, li alvenis al la palaco Quirinale la
30-an por intervidiĝi kun la reĝo. Tiam li estis 39-jara.
Estis proksimume tridek mil marŝantoj, kaj tiu nombro duobliĝis survoje dum
la marŝado. La 31-an ili paradis en Romo dum ses horoj antaŭ la reĝo. Mussoli-
no diris ke estis tricent mil. La parlamento akceptis la novan ĉefministron per
306 voĉdonojoj kontraŭ 116 kaj en la senato per 196 kontraŭ 19. Socialistoj kaj
popularaj, la tradicia politika klaso, ne nur senkreditigis la instituciojn, ili an-
kaŭ ne sciis defendi ilin. La politikistoj de tiu tempo havas grandan respond-
econ pri plifirmiĝo de la faŝismo, ĉar mankis al ili iniciato kaj kuraĝo por veki
la intereson de la amasoj. Por ili pli gravis kontraŭfronti la komunismon ol
malebligi la venkon de la plej fanatikaj fortoj defendantaj la kapitalismon.
36

