Page 37 - heleco-97
P. 37
Konsiderante la gravecon de la laboristaj mobilizoj de la antaŭaj jaroj ene de
granda ekonomia kaj politika krizo en Italio, povas ŝajni strangaĵo, neelpens-
ebla kaj neantaŭvidebla okazaĵo, ke fine la povo estis konkerita en tiu lando,
kun granda popola apogo kaj akcepto, far iu politika forto de ekstrema dekstraro.
Tamen tia disvolviĝo de la soci-politikaj krizoj estas sufiĉe normalaj, kaj ni
vidos ke en la 20-a jarcento estis aliaj similaj kazoj. Unue, la popolaj amasoj ne
perceptis Mussolinon kaj la faŝismon kiel dekstraron; cetere grandparto el la po-
polaj amasoj eĉ ne komprenas la klasan signifon de la terminoj “dekstraro” kaj
“maldekstraro”. Por tiuj homoj kiuj perdis sian laborpostenon, aŭ estas eksplu-
atataj iu aŭ alimaniere, ne gravas ĉu la solvanto de ilia problemaro nomiĝas Le-
nino aŭ Hitlero; ili blinde sekvos tiun kiu promesas kaj ŝajnas alporti la solvon.
Cetere la programo de Mussolino en 1922 estis sufiĉe ambigua; troviĝis en ĝi
sociaj depostuloj elprenitaj el la socialisma idearo kiun Benito Mussolino estis
defendinta dum multaj jaroj. En la faŝismo kiun li enkarnigis poste, tiuj socialistaj
depostuloj kunekzistis kaj miksiĝis kun naciismaj kaj aliaj sentoj kiuj troviĝis,
ankaŭ ili, en la animo de la tuta loĝantaro, ankaŭ la popolanoj de la malaltaj
klasoj de la socio. Kompreneble, la komunistoj de Antonio Gramsci, kaj la so-
cialistoj kiuj iam forpelis Mussolinon en la Socialista Partio, plenkonsciis pri la
reakcia naturo de la faŝisma projekto. Tiu klas-konscio estas frukto de ioma in-
telekta ellaborado, sed la popolamasoj legis/as nek la Komunistan Manifeston
nek ion ajn alian.
Do, meze de la konfuzo de la sociaj krizoj atingas sukceson tiu plej aŭdaca. Al
Gramsci mankis tia aŭdaco kiun Lenino havis en Rusio kvin jarojn antaŭe. En
tiaj sociaj krizoj tre gravas gvidi movadon, kiel tiu de la bolŝevistoj de Lenino
kaj la faŝistoj de Mussolino, kiuj konkeras la straton kaj la animon de la popol-
amasoj. La popolaj amasoj estas grava faktoro, ĉefa protagonisto, en tiaj cir-
konstancoj de krizo en la pinto de la ŝtata povo. En normalaj cirkonstancoj, la
armitaj fortoj de la ŝtato: polico, armeo… povas facile sufoki ĉiun ajn popolan
mobiliziĝon, sed kiam la socia krizo efikas sur ĉiuj klastavoloj, krizas ankaŭ la
37