Page 38 - heleco-97
P. 38
disciplino de la membroj de la armitaj fortoj
kaj ĉiu el ili agadas kiel unuopaj popolanoj.
Tiele okazis en Rusio en 1917 kaj en Italio
en 1922. Fakte, la reĝo Viktoro Enmanuelo
kaj ĉi ties regantaro ne kuraĝis provi la fidel-
econ de la armeo por sufoki la marŝon al Ro-
mo de la faŝistoj de Mussolino.
Krome, la dominantaj klasoj de la socio estis
komencinte simpatii kaj apogi tiun strangan
ulon, Beniton Mussolinon, kiu devenanta el
la socialistaj vicoj, ŝajne kaj neatendite trovis
la politikan formulon ekzorci la fantomon de
la komunismo kiu hantis en Eŭropo. La for-
mulo konsistis adresigi la pasiojn de la eks-
pluatatoj de la kapitalista sistemo for de la klas-
batalo. Tiam vivadis ankoraŭ la franca socio-
logo Gustave Le Bon kiu, en 1895, publik-
igis libron titolitan: La psychologie des foules
(La psikologio de la amasoj) kiu ĝisfunde pri-
skribis la funkciadon de la animo de la hom-
amasoj kaj la maniero influi sur ĝi: oni ne scias
ĉu Mussolino konis tiun verkon aŭ li mem,
dum sia politika aktivado, estis alveninte al
la sama kono kiel Le Bon, sed ja, li majstre
sciis manipuli la animon de la italaj popolama-
soj antaŭ, dum kaj post la marŝo al Romo.
Tiu mobilizo estis grava politika faro de his-
toria vidpunkto ĉar ĝi signis la unuan kapton
de la povo far la faŝismo, sed tamen, kiel mo-
bilizo ĝi ne estis eksterordinara socia konvul-
sio. La marŝantoj estis ne pli ol 30.000 faŝ-
istaj aktivuloj, ne 300.000 kiel deklaris la faŝ-
ista propagando. Tiu propagando kreis poste
la miton ke 3.000 nigr-ĉemizuloj mortis en la
kapto de Romo. La alveno de la mobilizitoj
al la ĉefurbo estis antaŭita de atakoj kontraŭ
la politikistoj de la opoziciio el kiuj rezultis
12 mortintoj. Post la alveno de la marŝantoj al
Romo okazis la kutimaj perfort-faroj: la direk-
toro de iu ĵurnalo estis devigita, laŭ la faŝista
kutimo, trinki ricin-oleon, kaj oni atakis kaj
38