Page 39 - heleco-97
P. 39
dispredis socialistajn ĵurnal-oficejojn kaj libro-vendejojn. Grand-nombro da libroj
estis bruligitaj, anoncante tion, kio okazos poste en Germanio.
Verdire la perforto estis tute nenecesa ĉar matene de la 30-a de oktobro Mus-
solino prezentiĝis en la palaco de la Kvirinalo por esti nomumata ĉefministro
far la reĝo. De tiam, kaj dum dujara etapo, la faŝista lidero prezentis pri si mem
bildon de modereco kaj stabileco en la regado. De tiam en Italio estis jam faŝ-
ista ĉef-ministro, sed ne ankoraŭ faŝista registaro kaj eĉ malpli faŝista reĝimo.
En la Parlamentejo Mussolino havis nur 35 sidlokojn el 535. En la unua reg-
istaro de Mussolino, el 14 ministroj nur kvar, krom li, estis faŝistoj; estis ankaŭ
ministroj de aliaj partioj ne tre kontraŭaj al la faŝismo, kiel la popolari (katoli-
ka partio). Ĉi tio trankviligis konservativulojn kaj liberalulojn, kiuj perceptis la
faŝismon kiel ilon por venki la maldekstraron; ili apogis la aliron de la faŝismo
al la politika povo kaj pensis ke post la neniigo de la socialistoj ili povos asimi-
li la faŝistojn en la reĝimon aŭ ellasi ilin. Multaj pensis ke al la faŝismo mankis
koheran ideologion.
Ĉi lasta opinio estis prava; la faŝismo havis tiam nenian politikan (mem)difi-
non. Nur en 1932, dek jarojn post la Marŝo al Romo kaj kapto de la povo,
aperis iu broŝuro, sufiĉe konciza, titolita: La Dottrina del Fascismo. Tiu dokumento
estis oficiale atribuita al Benito Mussolino sed oni pensas ke ĝi estis verkita de
Giovanni Gentile. En la ĉapitro pri la faŝisma dokumentaro ni recenzas ĉi tiun
verketon; ĝi utilas por vidi kia estis la tiama mondkoncepto de Mussolino, kaj
ni substrekas la vorton tiama ĉar ok jarojn poste, en 1940, li ordonis kolekti kaj
detrui ĉiujn ekzistantajn ekzemplerojn de tiu verko tial ke estis ŝanĝiĝinte lia
opinio pri iuj elementoj de ĝia enhavo. Cetere, la «doktrino» estis nura prezent-
ado de bazaj teoriaj ideoj, sed neniu ajn programa elemento. La programoj ĝis tiam
prezentitaj de Mussolino en partiaj mitingoj kaj en balotkampanjoj estis sufiĉe
ambiguaj kaj kontraŭdiraj. Do li devis konkretigi la veran enhavon de sia politi-
ko. La paperoj povas elteni ĉion kion oni skribas sur ili: la mitingaj tekstoj kaj
la balotkampanjaj programoj estis paperoj, ankaŭ la faŝisma doktrino estis pa-
pero, sed la regado konkretiĝas en faktoj kiuj povas pruvi aŭ ne sian efikon.
Mussolino, por la konservado kaj pliigo de la akirita de li povo, devis zorgi jam
dekomence pri la enhavo de la politiko de li realigata. Tial li agadis modere kaj
trudis moderecon al siaj sekvantoj dum tiu unua etapo de sia regado. Dufoje ĉiu-
semajne li vizitadis la reĝon respektante la protokolon. Por atingi la diktator-
ecan povon kiun li ambiciis estis necesa al li parlamenta plimulto je kiu li ne
disponis, kaj limigi aŭ neŭtraligi la ne-faŝistajn partiojn. El liaj unuaj registaroj
estis ekskluditaj la maldekstruloj -socialistoj kaj komunistoj- kaj poste ankaŭ la
katolikaj popolari.
Post la aliro al la politika povo de la lando, la Nacia Faŝista Partio ricevis ama-
son da novaj membroj: ilia nombro plialtiĝis de 300.000 en oktobro de 1922 al
783.000 fine de 1923. Krome la unuiĝo de tiu partio kun la Itala Naciista Aso-
39