Page 40 - heleco-97
P. 40

cio signifis la plialtiĝo de la nombro de parlamentaj sidlokoj kaj 80.000 novaj
       partiaj membroj. Ĉi tio plifortigis la povon de Mussolino ene de la partio doma-

       ĝe al la povo de la lokaj faŝistaj lideroj. Cele plifirmigi sian povon en la partio
       li kreis la t. n. «Granda Konsilio de la Faŝismo», kaj transformis la faŝistajn eska-
       drojn en nacian milicon pagatan de la ŝtato. Tiamaniere li posedis privatan ar-

       meon de pli ol 30.000 homoj kiujn li povis uzi por timigi la opozicion kaj limigi
       la povon de la lokaj lideroj de sia partio. La armeo de la lando ne vidis kun sim-
       patio tiun paralelan armeon kies membroj, krome, ricevis pli altan pagon. Tiu
       milico ĵuradis lojalecon al Mussolino, ne al la reĝo. Ŝajnas evidenta la simileco

       de tiu milico kun la pretora gvardio de la imperiestroj de la antiva Romo. Ja, la
       romia imperio estis granda inspiro de la ideoj de Mussolino.
       Same kiel la romiaj imperiestroj li volis plikreskigi sian povon nuligante tiun

       de la Senato kaj Parlamento, kaj aplikiĝis al tiu celo ekde 1934. Tiucele li pri-
       pensis pribalotan reformon kiu ebligus al li atingi parlamentan plimulton, kaj por
       atingi politikan apogon por tiu reformo li konfidis pri la apogo de la konserva-
       tivuloj, de multaj katolikoj kaj de plejmulte el la liberaluloj. Mussolino proponis

       ke la partio kiu atingus pli grandan kvanton da voĉdonoj en ĝenerala balotado ri-
       cevu du trionojn el la parlamentaj sidlokoj. La faŝistoj estis pretaj teruri la loĝ-
       antaron; ĉar Mussolino estis ankaŭ ministro pri internaj aferoj, li povis ordoni

       al la polico ne interveni dum la faŝistoj disturbis kaj pribatis la opoziciantojn.
       Krome la ebleco “kontroli” la balotadojn pligrandiĝis metinte faŝistojn en influo-
       povaj postenoj en la lokaj regantaroj. Por ke la proponita pribalota reformo estu

       aprobata, Mussolino devis ricevi la apogon de la popolari, la katolika PPI (Itala
       Popola Partio) kiu ne ŝajnis tre favora al tiu projekto. Grandparto el la alta klerik-
       aro, kun la papo mem, simpatiis al Mussolino, sed multaj el la parokestroj kaj

       lokaj simpatiantoj de la PPI profunde abomenis la faŝismon ĉar ili mem estis
       ofte viktimoj de la perforto de la nigr-ĉemizuloj. Tiam Mussolino pruvis sian
       politikan lertecon; la perforto kontraŭ la katolikaj organizaĵoj konsiderinde pli-
       grandiĝis, kaj la nova papo, Pio la 11-a, timis ke la apogo al la popolari altiru

       kontraŭ la Eklezio novan kontraŭklerikan kampanjon. En aprilo de 1923 Mussoli-
       no eksoficigis la popolari-ojn ministrojn; sekve la papo ordonis al Sturzo, ĝene-
       rala sekretario de la PPI, ke li rezignu sian postenon kaj ekziliĝu. Estiĝis mal-

       akordo en la partio, iuj katolikaj deputitoj voĉdonis favore al la pribalota reformo,
       kvankam plejparto sindetenis en la voĉdonado. La fakto ke dum la balotado iuj
       nigr-ĉemizuloj promenadis en la parlamenta ĉambro sendube influis sur kelkaj
       parlamentanoj. La leĝo estis aprobita la 21-an de julio de 1923 per 223 voĉ-

       donoj kontraŭ 123. Mussolino, kiu ĉiam sin deklaris kontraŭ-religia, oportun-
       isme intencis bonrilati kun la Eklezio enkondukante la lernadon de la katekismo
       en la italajn lernejojn kaj la krucifiksojn en la ŝtatajn konstruaĵojn. Tiele li entre-

       prenis la procezon de renormaligo de la rilatoj inter la Eklezio kaj la ŝtato, ĉar,
       krome, li sciis ke la ambicio de la papo estis solvi la t. n. “roman aferon”.

                                                        40
   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45