Page 41 - heleco-97
P. 41
La 6-an de aprilo de 1924 okzis ĝenerala balot-
ado en situacio de teruro kaj evidentaj kontraŭ-
leĝaj faroj. La kandidatoj proponitaj de Musso-
lino atingis 66 elcenton el la voĉdonoj kaj 374
deputitojn. La popolari atingis 39 sidlokojn,
la socialistoj 46, kaj la komunistoj 19. Notin-
das ke voĉdonis nur 7 milionoj kaj duono el
la 12-miliona civitanaro kiu rajtis tion fari. Pro
la maniero laŭ kiu formiĝis la faŝista partio kaj
la diversaj tendencoj kiuj poste aldoniĝis al
ĝi, estis en tiu organizaĵo diversaj malsamaj
grupoj, foje kun kontraŭdiraj interesoj kaj ce-
loj, kaj Mussolino devis peni por kunigi ilin
sub sia lidereco. Oni povas diri ke la faŝismo
estis inventante sin mem kaj intencante konkret-
igi kiu estis ĝia aplikenda socia programo. Mus-
solino petis al la Parlamento, kaj atingis, ke oni
permesu al li regadi per dekretoj dum dek-du
monatoj. Verdire, tiu postulo ne estis novaĵo en
Italio; oni estis uzinte ĝin kelkfoje ekde 1870
por eviti parlamentajn krizojn. Laŭŝajne ĉio
restis normale en la lando: la konstitucio daŭre
validis, la reĝo daŭre estis la ŝtatestro, kaj
restis netuŝitaj la armeo kaj la ŝtata adminis-
tra aparato. Ŝajnis ke la registaro de Mussoli-
no estis iu kroma koalicio simila al antaŭaj,
sed fakte la politika situacio estis evoluante
al diktaturo.
En junio de 1924 okazis evento kiu tre kom-
plikis la procezon de plifirmiĝo de la faŝisma
diktaturo. Iu konata socialista deputito, Giaco-
mo Matteotti, estis murdita far faŝistoj en Ro-
mo. Li devenis el riĉa familio kaj dum sia stud-
ado pri Juro li kontaktis kun la socialista mov-
ado, kie li baldaŭ elstaris. Dum la Mond-
Milito li pledis por neŭtraleco kaj pro tio li su-
feris enkarceriĝon en Sicilio. Vigla aktivisto,
li distingiĝis ankaŭ pro sia bonfaremo: grand-
parton el sia salajro kiel deputito li donadis al
iu orfejo. Matteotti profunde abomenis la faŝ-
istan moralon, pro kio li iĝis la plej pasia kri-
41