Page 42 - heleco-97
P. 42
tikisto de tiu partio en la Parlamento. Krome al Mussolino tre ĝenis la fakto ke
tiu kontraŭfaŝista deputito ĝisfunde esploradis la eksterleĝajn farojn de la faŝ-
istoj en la balotadoj. Surbaze de sia esplorado, li faris en la Parlamento akuzan
diskurson. Li jam konis la faŝistan perforton ĉar kelkfoje estis batita far nigr-
ĉemizuloj, kaj ankaŭ estis ricevinta minacojn. Tamen li estis konscia ke kvankam
subriske perdi la vivon, li devus denonci antaŭ la mondo ke la faŝismo baziĝas
sur perforto kaj koruptado. Li estis atinginte pruvojn pri iuj skandaloj, inter ili tio
ke iu nafto-firmao ligita al iuj bankieroj akiris per subaĉetado la rajton distribui
petrolon en Italio.
La 10-an de majo de 1924 Matteotti havis en la Parlamento gravan intervenon
por protesti kontraŭ la balotado okazinta la 6an de aprilo. Dum la faŝistaj deput-
itoj kriadis kaj primokis lin, li kuraĝe priskribis la troigojn kaj la eksterleĝan ag-
adon de la faŝistojn por venki en la balotado. Fine de la diskurso, post ricevi la
gratuladon de siaj kamaradoj, li diris al ili. «Mi jam eldiris mian diskurson. Nun vi
devos prepari la diskurson por mia funebraĵo». Kelkajn tagojn antaŭ la mal-
apero de Matteotti, kelkaj deputitoj estis atakitaj far nigr-ĉemizuloj for de la Par-
lamentejo, kiel averto ke jam oni ne toleros pluajn kritikojn. Matteotti estis sek-
vestrita en Romo la 10-an de junio, sed lia korpo ne estis trovita ĝis la monato
aŭgusto en iu arbaro. La afero iĝis ega politika skandalo en Italio ĉar Matteotti
estis tre konata kaj respektata en la lando. Baldaŭ ĉiuj indicoj montris ke la kri-
mo estis realigita de tre proksimaj kunlaborantoj de Mussolino. Fine oni mal-
kovris ke la estro de taĉmento kiu sekvestris la socialistan deputiton estis Ame-
rigo Dumini, kiu jam estis partopreninte en multenombraj batadoj al opozici-
antoj kaj disidentaj faŝistoj. Alia el la implikitoj estis Cesare Rossi, kiu labor-
adis en la presar-kabineto de Mussolini, kaj alia, Giovanni Marinelli, elstara
membro de la faŝista partio.
Tio, kio komence ŝajnis krimo perfekte organizita, evidentiĝis kiel fuŝaĵo rekte
kondukanta al Mussolino. Kvankam estis certa la interveno de faŝistoj en la mur-
do, ne estis klara la implikiĝo de Mussolino. Sed oni scias ke je la fino de la dis-
kurso de Matteotti, Mussolino publike komentis antaŭ la estro de la sekreta faŝ-
ista polico ke la ulo kiu eldiris tia diskurso devus ne «daŭre plu cirkuladi» («non
dovrebbe più circolare»). Oni asertis ke Mussolino ne pretendis ke oni lin inter-
pretu laŭlitere. Tamen, li devus scii ke estis granda risko ke iu el siaj subuloj
konsideru ke temus pri ordono. Li estis sin adresiĝanta al uloj alkutimigitaj bat-
adi kaj uzi armiloj por timigi ties kontraŭulojn kaj ke iu el tiuj bravulaĉoj taksus
liajn vortojn kiel ordonoj kies plenumo, cetere, tre komplezus lin. La kazo estis
tre simila al tiu okazo kiam la angla reĝo Henriko la 2-a supozeble demandis:
«Kiu liberigus min el ĉi tiu problema kleriko?», demando post kiuj la baronoj
haste alkuris mortigi Tomaso-Becket-on. Oni diktis nenian rektan ordonon, sed
la korteganoj konsideris ke tiu ago plenkontentigos sian reĝon. En sia mem-
biografio, Mussolino skribis: «Iam, Matteotti malaperis el Romo. Tuj estiĝis la
42