Page 43 - heleco-97
P. 43
famo ke temis pri politika krimo. La social-
istoj estis serĉante iun martiron kiu oni po-
vus uzi kaj, provizore, antaŭ ĉia ajn scio, ili
akuzis la faŝismon. Laŭ miaj ordonoj oni entre-
prenis kompleksan esploradon. La registaro de-
cidis agadi energie, ne nur pro kialoj de just-
eco, sed por malhelpi, dekomence, la disvast-
iĝadon de kalumnioj […]. Baldaŭ eblis trovi
la kulpulojn […]. Ili apartenis al faŝista gru-
po, sed tute for de nia respondeco […]. Oni pro-
cedis kontraŭ ili senlime kaj senbride […].
Ĉio-ĉi devus esti kvietiginta la ŝtormon».
La registaro provis ĉiutipajn sensencajn ekspli-
kojn, kiel atribui la krimon al la judoj aŭ al la
framasonoj, eĉ oni asertis ke temis pri krimo
por senkreditigi la faŝismon. Tamen la kon-
ataj faroj atestas, almenaŭ, la moralan kaj po-
litikan kulpecon de la Duce. Aliflanke ekzis-
tas indicoj de tio ke la murdistoj ĉantaĝis Mus-
solinon. Dumini asertis ke li transdonis al sia
advokato dokumentojn kiuj pruvis la kunkulp-
econ de Mussolino en la murdo al Matteotti.
La itala registaro aĉetis por Dumini unu far-
mon en Libio kaj donis al li ĉiumonatan pen-
sion de 1.000 liroj. La afero Matteotti mal-
fermis egan krizon en Italio kaj en la sino de
la faŝista partio mem. Definitive ruiniĝis la ebl-
eco de ia interkonsento inter la faŝismo kaj ties
opoziciantoj en la kadro de la Konstitucio. Ali-
flanke malfermiĝis kontraŭdiro inter la faŝis-
taj sektoroj kiuj aprobis la tipon je perforto kiu
metis finon al la vivo de la socialista deputito
kaj tiuj kiuj sin oponis al tia agad-maniero. Kro-
me, sekve de la murdo al Matteotti, la publika
opinio komencis stari kontraŭ Mussolino. Iuj
elstaraj faŝistaj funkciuloj sin vidis devigitaj
demisii. Tamen tio ne sufiĉis por silentigi la
opozicion. Fine de junio cent parlamentanoj for-
lasis la Parlamenton kiel protesto kontraŭ la
faŝista brutaleco. Ili asertis ke ili ne plu par-
toprenos en la parlamenta vivo ĝis kiam oni
43