Page 44 - heleco-97
P. 44
tute klarigos la kazon Matteotti. Tiu elpaŝo estis nomata «aventina» memore al
iu okanzitaĵo en la antikva Romo; en la jaro 494 a. K. la plebanoj retiriĝis al la
Aventino-monto kaj minacis fondi novan urbon. Antaŭ tiu minaco la patricaro
cedis al la postuloj de la plebo. Kurioze, la opozicio sentis saman fascinon kiel
la faŝistoj pri la romia pasinteco. La Vatikano opiniis ke tiu retiriĝo estis «gra-
va eraro», kaj surprizige aldonis: «Kiu estas senpeka, tiu unua ĵetu ŝtonon».
Tiam, kiel Mussolino mem agnoskis, al la opozicio estus facile venki. Li estis
terurita kaj eble estus demisiinta se la reĝo estus mendinte tion al li. Sed tiu ne
faris tion kaj eĉ deklaris li «neniam havis ĉefministron kun kiu pli plaĉe
intertraktis ol kun signor Mussolino». Evidentas ke tiel li kiel la konservativ-
uloj, vatikanaj aŭ liberalaj ne volis perdi Mussolinon kaj ĉi ties faŝistojn pro
timo antaŭ la ebleco je revigliĝo de la bolŝevistoj.
Mussolino, do, sciis kaj povis profiti siafavore la kontraŭdirojn de la itala poli-
tika situacio. Alia fronto pri kiu li devis atenti estis tiu de la presaro. En Italio
la presaro daŭre havis grandan povon, kaj Mussolino, tre interesita pri la ĵurnal-
ismo, kontroladis per si mem la faŝistan ĵurnalon Il Popolo d’Italia, kiu, en 1922
vendadis malpli da specimenoj ol la tradiciaj tag-ĵurnaloj, kiel Corriere della
Sera, La Stampa aŭ Il Mondo. Tiam daŭre oni publikigadis la socialistan Avanti!
kaj la komunistan L’Unità. En julio de 1924, Mussolino dispoziciis la cenzur-
adon de la presaro kaj donis povon al la prefektoj por averti aŭ ĉesigi eldon-
istojn kiuj publikigus «falsajn noticojn», insultus la «nacian honoron» aŭ insti-
gus «malobei la leĝojn». En la aplikado de tiu leĝaro, iuj eldonistoj estis ĉesig-
itaj. La dua grava ĵurnalo de Italio, La Stampa de Torino, pasis al la entrepreno
Fiat, kiu nomumis faŝistan eldoniston. Oni dispoziciis ke nur la akredititaj ĵur-
nalistoj povus skribi por la presaro, kaj oni efektivigis la cenzuradon ankaŭ per
la aĉetado de akcioj de iuj proprietuloj aŭ premante ilin por la ĉesigo de la el-
donistoj ne favoraj al la reĝimo. Samtempe Mussolino malpermesis la kunsi-
dojn de la politikaj partioj de la opozicio.
Tamen, spit’ al la penado de la registaro, la polemiko pro la afero Matteotti ne
malaperis. Kiam la Parlamento denove kunvenis en novembro de 1924, Mussoli-
no perdis la ĝistiaman apogon de iuj liberalaj lideroj. La presar-cenzuro perme-
sis ke la ĵurnaloj publikigu iun memorandon de Cesare Rossi, unu el la arestitoj
pro ties implikiĝo en la murdo al Matteotti. Per tiu dokumento Rossi asertis ke
oni elektis lin kiel propeka kapro pro la murdo, kaj per sia deklaracio li akuzis
Mussolinon ordoni atakojn kontraŭ la opoziciantoj, tamen li ne rilatigis ĉi tion
kun la kazo de Giacomo Matteotti. Ĉio-ĉi signifis pluan kaj plian premon sur
Mussolino, kies destino ŝajnis pendi el fadeno. En iuj italaj regionoj multaj
personoj festis surstrate la baldaŭan finon de la faŝismo. Sendube, per la murdo
al Matteotti, la reĝimo sin vidis pli proksime al sia disfalo ol en ĉiu ajn mo-
mento ĝis 1943. La 27-an de decembro, la ĵurnalo Il Mondo deklaris: «Ni ha-
vas ĉef-ministron akuzitan je komunaj deliktoj. Neniu lando povas konsenti
44