Page 45 - heleco-97
P. 45
humiliĝi al ĉi tia situacio». La publika opinio de Italio reagis tiom horore antaŭ
la murdo al Matteotti, ke Mussolino agnoskis, de tiam, ke ekzistis linio kiun li
ne povus preterpasi. Fine oni atingis ke la nomo de Mussolino apenaŭ aperu en
la cent volumenoj kiujn oni kolektis pri la kazo Matteotti, kaj neniam oni
mendis al li ĵuĝ-atesti. Poste li konfesis ke la tagoj kiuj sekvis al la murdo estis
la plej teruraj el lia vivo. Fakte li neniam plu prononcis la nomon de Matteotti.
Sed lia situacio estis tikla ankaŭ ene de lia partio. Ĉi tiu fama kazo komplikis al
li la procezon de inventado aŭ difino de la faŝismo. Dum monatoj li dubis inter
la apogo al la plej ekstremistaj faŝistoj kaj la «normaligo». Unu el liaj plej ak-
tivaj kritikistoj, Curzio Sucker, publikigis artikolon dirante: «La sana faŝismo
troviĝas en la provincoj. Tie, ĝia revolucia spirito deziras konkeri la ŝtaton por
Italio». Fine de decembro de 1924, Mussolino elektis la duran linion. Lia de-
cido estis krome motivita per la vizito kiun faris al li 33 lideroj de la faŝista
milico la 31-an de decembro. Kun la preteksto gratuli lin okaze de la nova jaro,
fakte oni avertis lin ke aŭ li uzus sian aŭtoritaton, aŭ ili retirus sian apogon. Iuj
lokaj lideroj akuzis Mussolinon esti mensogulo kaj perfidulo kiu sin vendis al
la grandaj entreprenistoj. Aliaj akuzis lin esti stariginta iun reĝimon tre similan
al tiu de la bolŝevistoj. Mussolino decidis plifirmigi sian pozicion kaj konvinkis
sian registaron por agadi kontraŭ la kritikistoj kaj frakasi la opozicion. Dum la
mateno de tiu 31-a de decembro, 10.000 armitaj nigr-ĉemizuloj estis defie
promenante tra la stratoj de Florenco. Estis la minaco de iu dua marŝo al Romo,
ĉi-foje adresita kontraŭ Mussolino.
La 3-an de januaro li prononcis en la Parlamento unu el siaj plej famaj diskur-
soj de sia politika kariero. Li ĉiam lerte oratoris, sed ĉi-foje li troviĝis antaŭ tre
malfacila situacio ĉar devis alfronti kontestadon de malsamaj kaj eĉ kontraŭdi-
raj sociaj anguloj, ec interne de sia propra partio. Tamen la plej granda kontest-
ado estis tiu de la publika opinio; en la partio, ĉiuj malsamaj tendencoj sufiĉe
respektis lin, kaj en la Parlamento li havis faŝistan plimulton, do estis la granda
publiko tio kion devus (re)konkeri. La 3-an de januaro, multaj el liaj kontraŭ-
uloj ŝajnis konvinkitaj ke li sin vidus devigita rezigni. Mussolino tre atentis pri
la parol-stilo kiun li devus uzi por altiri la apogon de la parlamentanoj kaj de la
ĝenerala publiko. Li insistis pri sia amo al Italio kaj pri sia interveno en la mili-
to cele reliefigi siajn patriotajn kaj naciistajn akreditilojn. Li sciis ke siaj al-
vokoj al la paco kaj trankvileco rezultus tre efikaj kun parto el la italoj kiuj sin
montris lacaj je tiom da disturboj kaj maltrankvileco. Li ne dubis kvalifiki la
opozicion kiel renverseman kaj la presar-kampanjon kiel «malpura» kaj «mal-
honesta». Li evitis mencii Matteotti-on, dum li mem prezentiĝis kiel forta figu-
ro kapabla alpreni la respondecon pri sia agado kontraste kun la decido-manko
de antaŭaj registaroj. Mussolino akceptis la respondecon pri la eventoj okaz-
intaj dum la antaŭaj monatoj, kvankam ne pri la morto de Matteotti: «Nun, nur
mi akceptas la politikan, moralan kaj historian respondecon pri ĉio okazinta
45