Page 47 - heleco-97
P. 47
nifis la alprenon de pliaj prerogativoj. Interalie, de tiam estus delikto «ofendi la
honoron aŭ la prestiĝon de estro de la registaro» subriske de puno de kvinjara
enkarceriĝo; la plirangigo estis aprobita en la Parlamento sendiskute. En decem-
bro oni promulgis la Leggi Fascistissime kaj la Leĝo por la Defendo de la
Ŝtato. Oni malpermesis la politikajn partiojn kaj la sendependajn sindikatojn.
Estis la morto de la demokratio.
La faŝismo jam estis plene inventita. Jam ĉiuj scias kio ĝi estas, kvankam eble
ĉiu difinus ĝin malsam-maniere. Por Mussolino estis la perfekta sistemo kapa-
bla plenumi ĉiujn liajn aspirojn kaj ambiciojn. Por la popolo estis neevitebla fak-
to kiun ĝi akceptis kun miksaĵo de konfido kaj timo. Por la marksistoj estis evi-
dente ke temis pri alia formo de kapitalismo, malsama ol la liberala kiun oni
konis ĝis tiam. La beneficitoj de tiu kapitalista sistemo: la posedantaj soci-klasoj,
ĝoje konstatis ke temis pri mirinda por ili invento. Ja, se Mussolino kaj la faŝis-
mo ne ekzistus, estus necese inventi ilin. Kaj ĝuste ĉi tio estis komencinte oka-
zi tiam for de Italio.
En Hispanio, la 13an de septembro de 1923, unu monaton post la apero de la
kadavro de Matteotti en iu arbaro proksime al Romo, iu generalo nomata
Miguel Primo de Rivera, faris militistan puĉon kontraŭ la liberala reĝimo. La hispana
reĝo Alfonso la 13-a akceptis lin tiom komplezeme kiom la itala reĝo akceptis
Mussolinon. Evidentas ke temas pri imitaĵo de la tiama procezo de Italio. Sed
kun granda diferenco: Primo de Rivera ne disponis je partio simila al la faŝista de
la Duce; la bazo de lia povo estis la armea apogo, kaj tiorilate lia kazo estas pli
simila al tiu de la romiaj cezaroj ol tiu de Mussolino, ĉar la bazo de la povo de la
romiaj imperiestroj estis ilia kondiĉo de supremaj komandantoj de la legioj; la
civilaj kamariloj kiuj ariĝadis ĉirkaŭ ili ne estis veraj partioj, ili pli similis al la
reĝaj kortegoj de ĉiuj epokoj. Rilate al Hispanio, la puĉo de Primo de Rivera
havis ankaŭ ian tradicion en la lando. Estis sufiĉe da militistaj puĉoj dum la
antaŭa jarcento, ekde tiu de Rafael de Riego en 1820. Informon en Esperanto pri tiu
epoko oni povas vidi en la numeroj 87a kaj 88a de ĉi tiu revuo Heleco. Konkre-
te, la diktaturo de Primo de Rivera estas raportata en la ĉapitro videbla en la ret-
paĝo: https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/17-20.html
Ankaŭ en Germanio oni intencis imiti Mussolinon. La 20an de decembro de
1924, dum la Duce estis baraktante pri la maniero superi la krizon de la kazo
Matteotti, eliris el la prizono de la fortreso de Landsberg, post kelkmonata en-
karceriĝo, Adolf Hitler, kiu estis kondamnita post la fiasko de la t. n. «Puĉo de
Munkeno», kiu estis iu provo imiti la faŝistan iniciaton de la marŝo al Romo.
Sciinte pri tiu mispaŝo, la faŝistoj de Mussolino konsideris ke Hitler kaj ĉi ties
sekvantoj ne estis pli ol bufonoj. Hodiaŭ ni scias ke poste tiuj germanaj “bufo-
noj” rezultis esti disĉiploj pli avantaĝaj ol siaj italaj majstroj. La historio de la
germana faŝismo, la soboj kaj la soroj de la movado de Hitlero, kaj ties ideo-
logia inspiro meritas apartan atenton.
47