Page 48 - heleco-97
P. 48
La 19-a jarcento estis, interalie, la jarcento de la romantikismo, kaj laŭ ies opinio,
la plej abomeninda frukto de la romantikismo estas la naciismoj. En tiu jar-
cento formiĝis, fakte, ĉiuj naciismoj nuntempe ekzistantaj. Laŭdifine, la naci-
ismo estas ideologio kaj movado kiu baziĝas sur la sento aŭ konscio de aparteno
al iu nacio; do la ekzistado de klare difinita nacio estas antaŭa kaj nepra kondi-
ĉo por la generiĝo de naciismo. Ĉi tio signifas ke iamaniere, ĉiu naciismo bezo-
nas ian specon de tradicio sur kiu baziĝi, kaj se tia tradicio ne ekzistas, oni devas
ĝin inventi; ĝenerale tia inventado estas miksaĵo de planita, programita decido, kaj
spontana, nekonscia ellaborado de la kolektiva menso de la nacianoj: tia estas
la procezo de generado de mitoj.
Kiel sciate, unu el naciismoj naskiĝintaj en la 19-a jarcento estis la Cionismo, la
ideologio kaj politika movado kiu celis la kreadon de juda ŝtato en k¥t¨r«a°h .¤r¤t
(la tero de Israelo). Ĉi-kaze la baza tradicio estis tre forta: estis/as ne malpli ol
la Biblio mem, la Libro de la libroj. Sendube ankaŭ en ĝi estas mitoj, sed estas
ankaŭ multege da historio, kaj ĉiukaze, ĝiaj mitoj konstituas tre antikvan tradi-
cion, ne estas io ĵuse improvizita por pravigi la naciismon. En la kazo de la itala
naciismo, kies ŝtato naskiĝis en 1870, eble iu faktoro de la sukceso de la faŝis-
mo de Mussolino estis ke ĉi tiu sciis ligi la modernan ŝtaton kun la romia tradi-
cio kiu, ankaŭ ĝi, havis historian bazon.
La problemo de la tut-germanismo estis ke mankis al ĝi konata historio de tiu-
tipa tradicia bazo, t. e., estis nenia konkreta kono pri iama pasinta epoko en kiu
estintus germana nacia unueco, do estis necese inventi tian tradicion, kaj tio estis
la tasko de la mitofaraj germanistoj. Inter ili staris la opero-komponisto Richard
Wagner. Liaj operoj elvokas ian germanan aŭ arjan pasintecon kiu neniam ek-
zistis. Tristano kaj Izoldo, Tannhäuser, Lohengrin… estas personuloj de roman-
tikaj noveloj de la 19-a jarcento kun mezepoka fono. Parsifalo estas ligata al la
mezepoka legendo de la Grialo. La heroo Sigfrido de aliaj vagneraj operoj
simbolas la germanan popolon. Tiuj operoj de Rikardo Vagnero tre entuziasm-
igis Hitleron… kaj milionojn da germanoj.
48