Page 49 - heleco-97
P. 49
Sed estis ankaŭ literaturaj kunlaborantoj en tiu
procezo de mito-kreado. Hiperboreoj, nibe-
lungoj, estas nomoj de popoloj supozeble arjaj
kiuj ekzistis oni-ne-scias-kie, kaj oni-ne-scias-
kiam. Kiel praa lokdeveno de tiu heroa etnio
oni ne-precize mencias la Atlantidon, aŭ ian
Tuleo-insulon neeble situigi ie ajn. Sed aliaj
serĉas la originon de la arja raso en la Tibeto…
kaj krome ne mankas alia legendo kiu asertas
ke «la bravaj sigfridoj elvenis el la arktaj gla-
cioj». Fakte oni prenis ne malmultajn elemen-
tojn el la normana mitologio por ilin miksi
kun aliaj germanaj, kaj la germanistoj asignis
arjan aŭ teŭtonan devenon al la skandinavaj
popoloj kaj al la angloj kvankam ĉiuj-ĉi ne
estis kaj ne sin sentis germanoj. Ĉiuj-ĉi legen-
doj kaj mitoj ŝajne havis la celon konfirmi en
la menson de la germanoj ke ili ekzistas kiel
nacio, kaj se la historio, la geografio kaj la etno-
logio ne ratifikas tion, des pli malbone por la
historio, la geografio kaj la etnologio.
Tamen, nedudeble, kun aŭ sen vera historio
kaj tradicioj kiuj konfirmus tion, kun aŭ sen mi-
toj oportune ellaboritaj, la germana nacieco,
ja, reale ekzistis. Estis multe pli artefaritaj la
hispan-amerikaj respublikoj kiuj sendepend-
iĝis el Hispanio laŭlonge de la 19-a jarcento.
Kaj same oni povas diri pli la novaj landoj
kiuj formiĝis en Eŭropo en la 20-a jarcento
disiĝinte el la aŭstria kaj la cara imperioj: la
slavaj, la baltaj, la centr-eŭropaj, se escepti Polu-
jon kiu jam estis grava regno en Mezepoko,
kaj multe pli la afrikaj landoj rezultintaj el la
senkoloniigo, kompreneble kun la esceptoj de
Egiptujo kaj Etiopio. Resume, La germanoj
de la lastaj jardekoj de la 19-a kaj la unuaj de
la 20-a jarcento estis vera nacio ĉar tiele ili
sin konceptis kaj sentis.
Kaj oni konceptis ilin tiele ankaŭ deekstere.
Tiorilate estas menciindaj la kazoj de la franca
aŭtoro Joseph Arthur de Gobineau (1816-1882)
49