Page 50 - heleco-97
P. 50
kaj la angla Houston Stewart Chamberlain
(1855-1927). Ĉi lasta iĝis entuziasmulo de la
tut-germanismo, kaj eĉ ellaboris teoriojn pri
tiu koncepto. Liaj verkoj: Politische Ideale
(Politikaj idealoj), Arische Weltanschauung (Arja
mondrigardo) kaj Die Grundlagen des 19 Jahrh-
underts (La fundamentoj de la 19-a jarcento) en-
havas ideojn kiuj poste povis esti profitataj
de la naziismo. Li studis en Aŭstrio kaj Fran-
cio. Enmigrinte en Germanion en 1885, en 1908
li edziĝis al iu filino de Wagner. Li estis fas-
cinita de la rapida progreso de Germanio en
ĉiuj terenoj: scienco, industrio, politiko…
En la procezo de politika unuiĝo de la ger-
mana loĝantaro, la Prusia ŝtato havis rolon
similan al tiu de la regno de Piemonto en la
itala unuiĝo. Sed post preskaŭ duonjarcento
ankoraŭ restis for de la germana ŝtato multaj
german-parolantoj, ĉefe en Aŭstrio sed ankaŭ
en aliaj lokoj de centra Eŭropo. La tut-german-
ista movado estis, ĝuste, la esprimo de la emo
kulmini la unuiĝ-procezon, emo sentata tiom
en Germanio kiel en la zonoj kun germana loĝ-
antaro ankoraŭ ne entiritaj en la germanan
ŝtaton. Tiu porgermana sento, kiel dirite, estis
nutrata de la muziko de Wagner kaj de la mi-
toj kiuj, ekzistintaj en la fundo de la popola
kolektiva animo, ricevadis literaturan formon
per la romantikaj verkoj tiam eldonataj. Al
tiu verkistoj aldoniĝis la bofilo de Wagner, la
anglo Stewart Chamberlain, kiu akiris la germa-
nan civitanecon en 1916, dum la Unua Mond-
Milito kiam Germanio estis batalante kontraŭ
Anglio. Per sia verkaro, en kiu li tre insistis pri
“etna pureco”, li proklamis la superecon de la
germana popolo, ĉar, laŭ li, la germanoj deve-
nas de la supera arja aŭ teŭtona raso. Kiel dir-
ite, lia idearo tre influis sur la hitlerismo, sed es-
tis iu diferenco, en la religia tereno, inter la kon-
ceptado de Houston S. Chamberlain kaj la nazi-
ismo. Ĉi-lasta ne malkaŝis sian intencon for-
50