Page 51 - heleco-97
P. 51
balai la kristanismon kaj rehavi la antikvan arjan paganismon. Chamberlain, tamen,
sin limigis nei la judan naturon de Jesuo-Kristo. Li pretendis pruvi ke Jesuo-Kristo
estis arj-devena. Ĝenerale, la tuta verkaro de H. S. Chamberlain transpiras kontraŭ-
judan senton.
Tiorilate ne estis malpli grava la verkaro de la franco Joseph Arthur de Gobineau an-
taŭe menciita. Lia radikala rasisma idearo ege tendencis al kontraŭ-judismo. Gobineau
estas konsiderata la fondinto de la moderna rasismo. Li estis profunda konanto
de la orientaj kulturoj kaj, ekzemple, atribuis la ekstreman malriĉecon de Hind-
ujo al la fakto ke ĝiaj loĝantoj perdis sian rasan purecon pro konstanta miksiĝo.
Li firme kredis, ke la afrikaj nigruloj estas malsuperaj kaj ke la eŭropanoj (kiujn
li nomis kaŭkazanoj) estas ankaŭ superaj al la azianoj. Inter la eŭropanoj li deter-
minis ke la teŭtona raso estas supera al ĉiuj aliaj. Lia ĉefa verko tiorilate estis la
«Eseo pri la malegaleco de homaj rasoj», per kiu li asertis ke la raso de la germ-
anoj loĝantaj en Britujo, Francio kaj Belgio estis la sola pura raso el ĉiuj, kiuj
devenas de la supera raso de la arjoj. Kaj tio ĉar ĉiuj aliaj rasoj miksiĝis, por
ties devaloriĝo, kun la nigraj kaj flavaj rasoj. Liaj teorioj pri rasa supereco havis
egan influon sur germanaj verkistoj.
Tiutipaj intelektuloj kaj tiutipaj opinioj oftis en Gemanio dum tiuj jardekoj. Kiel
lasta ekzemplo ni prezentas tiun de la germano Heinrich von Treitschke. Li
estis intelekta kaj grava historiisto, kaj ankaŭ dediĉiĝis al la politiko. En la parla-
mento li prezentis siajn opiniojn kiuj celis kolonian germanan ekspansiismon.
Li impulsis la ideon de germana koloniismo ĉar Britio estis sin plifortigante per
siaj kolonioj kaj estis akaparante ĉiujn. Li publikigis serion da artikoloj kun la
frazo: «La judoj estas nia misfortuno».
Tio estas, la celo de la tut-germanismo ne estis nur la plifirmigo de la popola
memkonscio pri la germana identeco, sed ankaŭ krei konscion je rasa supereco,
plejrangeco de la germana popolo. Jen tiu estis la plej katastrofa el la mitoj kiuj
estis konstruanta al si tiu naskiĝanta naciismo. Konsideri sin mem la plej alt-
ranga nacio, la popolo elektita de la Dio(j), kondamnas la ceterajn popolojn roli
kiel subalternaj, servantoj, sklavoj. Sed estas iu escepto, la juda popolo altiras la
plej akrajn atakojn de tiuj teoriuloj de la germanismo; ĝi ne estas kondamnita al
sklaveco sed al malapero. Kaj rezultas ke ankaŭ tiu juda popolo havas siajn
mitojn kaj pretendas esti “elektita popolo”. Kurioze…
Tia estis la socia medio kie oni estis generante la naziismon. Eble la popol-
amasoj ne legadis la verkaron de tiuj intelektuloj kiun ni menciis, sed sama
ideologio estis diskonigata per aliaj publikigaĵoj pli alireblaj al la ekonomia kaj
intelekta kapablo de la malaltklasaj germanaj civitanoj. En Aŭstrio kaj en Germanio
estis akireblaj en la tabak-vendejoj la numerojn de la revuo Ostara, publikigita
de la fanatika eks-pastro Jörg Lanz von Liebenfels (1874-1954). Ĉi tiu pitoreska
mito-vendisto naskiĝis en Aŭstrio, kie multaj civitanoj sentis frustriĝon ne esti
enkalkulitaj en la tiam formiĝantan germanan ŝtaton. Verdire li nomiĝis Adolf
51