Page 52 - heleco-97
P. 52
Jozef Lanz, sed modifis sian nomon por alpreni tiun
de iu nobela aŭstria familio eble pro tio ke li volis ka-
ŝi la fakton ke sia patrino havis judan devenon. Per sia
revuo, «Ostara», Lanz publikigis kontraŭjudajn teoriojn.
Ostara estas la nomo de iu diino de la mitologioj germa-
na kaj normana kun ia ajn rilato al la printempo, kaj
estas ankaŭ la nomo de la festo dediĉita al tiu diino kaj
celebrata ĉiu 20-a de marto en tiuj landoj kaj ankaŭ en
Anglio. Origine ĝi havas nenian rilaton kun la rasismo;
temas nur pri iu postrestaĵo de la antikva paganismo,
io simila al tio okazanta en Hispanio kun la festo de la
ĝoj-fajroj de Sankta Johano komence de la somero.
Sed en la tut-germanisma medio, la pagana Ostara iĝis
simbolo de reago kontraŭ la kristanismo kiu venis de
ekstere, t. e. elemento de rasa kaj naciisma sento. Do,
en tiu kunteksto la termino Ostara akiris politikan sen-
con kiu estis uzita de Jörg Lanz por ĉi ties rasisma
propagando.
Antaŭ la fondo de la revuo, Jörg Lanz estis publikig-
inte libron titolata: «Teozoologio» per kiu li pledis
por la steriligado de la malsanuloj kaj la “malsuperaj
rasoj”, kaj gloriadis la “arjan rason” kiel diajn perso-
nojn. Laŭ lia interpretado de la Biblio, Eva estis dia
estaĵo, sed seksrilatis kun Satano kaj el tio rezultis la
“malsuperaj rasoj”. Laŭ li, ĉi tio eksplikas tion ke la
blond-haraj virinoj sentas altiron al la “malhel-haŭtaj
viroj”, io kion oni povas haltigi nur per “rasa mal-
mestizado”, por ke la “homaj kristanaj arjoj” povu “kro-
manfoje superregi la malhel-haŭtajn homajn bestojn”
kaj, fine, atingi la “diecon”. Ekde la revuo de Lanz oni
kritikadis la habsburgan monarkion kaj oni ĝin avertis
kontraŭ la danĝero kiun konstituis por la arjoj la “mal-
superaj rasoj”, t. e., preskaŭ ĉiuj ceteraj. Iu rimedo uzi-
ta de li por altiri junajn legantojn estis la raportoj je
stilo preskaŭ pornografia prirakontante kiamaniere la
belaj blondulinoj estas allogataj de lascivaj ”malhel-
haŭtaj” viroj; tiele li difinadis la nigrulojn, la slavojn kaj
la judojn, priskribitaj kiel ruzaj kaj simieskaj estaĵoj
posedataj de senbrida seks-deziro, kiuj emas infekti la pu-
ran arjan sangon. Malantaŭ tiu revuo estis la Ordo Novi
Templi, iu inica sekto fondita de Lanz mem.
52