Page 53 - heleco-97
P. 53
Li estis forpelita el la cistercia ordeno en 1899, unu ja-
ron post sia ordeniĝo kiel pastro, pro la publikigo de
liaj ideoj kiujn li estis komencinte fari tiam kaj pro tio
ke li estis «kaptita de karna amo». La publikigo de la
revuo Ostara komencis en 1905, kaj li estis ĝia sola
aŭtoro ekde 1908. Ĝi havis grandan disvastiĝon kaj
iam ĝia eldonado atingis nombron de dek-miloj da
ekzempleroj.
Revuoj kiel tiu de Jörg Lanz abundis ne nur en Aŭs-
trio, sed ankaŭ en Germanio. Tiuj gazetoj rolis kiel pres-
organoj de la multenombraj ekstrem-naciistaj societoj
en ambaŭ landoj kaj kiuj postuladis la unuiĝon de ĉiuj
germanoj en unusola ŝtato, la t. n. Granda Germanio.
Plej multaj el ĉi tiuj socioj konsistis el ekstremismaj
grupoj, kiuj kombinis, rasismon kaj kontraŭjudismon,
teozofion kaj okultismon, konstituante tion, kio estis
nomata arjosofio. Ĉi tiu movado celis la revenon al iu
supozeble glora kaj pagana arja pasinteco, subgvide de
karismaj estroj dotitaj je okultaj povoj. Alia ulo kiu el-
staris pro siaj kontraŭjudaj teorioj kaj kiu influis sur
Lanz estis Guido von List. Ĉi tiu estis german-aŭstria
ĵurnalisto. Per sia verkaro, li insistadis, ke la germana
kulturo estis minacata de ia internacia juda konspiro,
kiu povus esti venkata nur per milito. Por sin prepari
antaŭ la venonta konflikto, estus necese strukturi
fortan kaj rase puran ŝtaton, gvidatan de lidero, kiu
estus la "videbla enkorpiĝo de la arja dia leĝo". En tiu
ŝtato, "nur membroj de la arja-ĝermana raso havus
rajton je civitaneco", tiuj de malsuperaj rasoj estus sub-
metitaj kaj ekskluditaj de iu ajn posteno.
Tio vidate, ŝajnas ke en la germanaj medioj ĉio estis
preta por la konkretiĝo de la naziista faŝismo, kaj tiele
estis, sendube. Sed la disvolviĝo de tiaj aferoj estas pli
komplika kaj en ties procezo intervenas aliaj faktoroj,
foje ne-percepteblaj, kaj eventoj ofte neantaŭvideblaj.
Ni konsideru ke la situacio ne estis malsimila en aliaj
tiamaj socioj de la industrie disvolviĝinta mondo. Ekzem-
ple, en la tiama Rusio, sub la regado de la Caro, okazis
en la finaj jardekoj de tiu 19-a jarcento pogromoj
kontraŭ la judoj. La t. n. “nigraj centurioj” atakadis la
judejojn kaj masakradis multajn el ĉi ties enloĝantoj.
53