Page 54 - heleco-97
P. 54

La fame konata kontraŭ-juda verko «Protoko-
                                                 loj de la cionaj ŝaĝuloj» estis eldonita ĝuste en

                                                 tiu lando, en la cara kortego, en tiu epoko. Ta-
                                                 men tie la situacio ne evoluis al rasisma reĝi-
                                                 mo kiel la hitlerismo, sed tute male; okazis revolu-

                                                 cio kaj venkis marksisma partio kiu establis ko-
                                                 munistan reĝimon. Diversaj neatenditaj faktoroj
                                                 kaj eventoj interagadis por kaŭzi tiun rezulton,
                                                 kaj siavice la bolŝevisma venko estis faktoro

                                                 kiu, kombine kun aliaj, ebligis la venkon de Mus-
                                                 solino en Italio kaj Hitlero en Germanio.
                                                 Kaj ankaŭ en Francio, kaj ankaŭ fine de la 19-

                                                 a jarcento, okazis kontraŭ-juda eksplodo en ri-
                                                 lato kun la t. n. Dreyfus-skandalo. Ne estas ne-
                                                 cese  priskribi  ĉi-raporte  la  Dreyfus-aferon;  ek-
                                                 zistas pri ĝi abunda informo, ankaŭ en Inter-

                                                 reto, kaj konkrete en Vikipedio ekzistas interre-
                                                 ta paĝo, krome en Esperanto, en la ret-adreso:
                                                 https://eo.wikipedia.org/wiki/Dreyfus-skandalo

                                                 Nu, endas klarigi ke la kontraŭ-juda kampanjo
                                                 estiĝinta tiam en Francio ne estis rezulte de la
                                                 kazo Dreyfus, sed ĝuste inverse, tiu afero Dreyfus

                                                 estis rezulte de la kontraŭ-juda sento kiu daŭre
                                                 subkuŝis en la fundo de la animo de la franca
                                                 popolo spite al la revolucioj okazintaj en tiu lan-

                                                 do de antaŭ unu jarcento.
                                                 Eĉ en Usono, la lando kie trovis azilon multaj
                                                 judoj fuĝintaj el la rusaj pogromoj kaj la germa-
                                                 na perforto, evidentiĝis poste kontraŭ-juda ten-

                                                 iĝo; la verko «Protokoloj de la saĝuloj de Ciono»
                                                 estis publikigita en tiu lando per iu ĵurnalo apar-
                                                 tenanta  al  la  grava  entreprenisto  Henry  Ford.

                                                 Krome estis tie pli granda rasisma subpremado
                                                 kontraŭ la nigruloj kaj la indiĝenaj indianoj, kaj
                                                 en 1871 okazis en Kalifornio ega masakrado de
                                                 ĉinaj enmigrintoj.

                                                 Kaj en kio rilatas al la koloniismo, Italio kaj Ger-
                                                 manio, ja, vane emis eniri en la klubon de la po-
                                                 tencoj ĝuantaj tiun sistemon. Afriko estis plej-

                                                 parte kontrolata de Britio, Francio kaj Belgujo;
                                                 ilia liberalisma politiko ne estis obstaklo por

                                                        54
   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59