Page 55 - heleco-97
P. 55

ke tiuj landoj kondutu imperiisme en siaj afrikaj
            kolonioj. Simile okazis kun Usono en Centra kaj

            SudAmeriko. Ĝuste fine de la 19-a jarcento, en
            1898, tiu potenco kaptis la restaĵojn de la hisp-
            ana imperio en Ameriko. Kubo kaj Porto-Riko

            (krom Filipinoj). Kaj la Rusa imperio kontrolis
            multajn teritoriojn en Azio, kaj en Eŭropo ankaŭ
            tutaj landoj kiaj Polujo kaj Finnlando estis sub
            la povo de la Caro. La frustracio de Italio kaj Ger-

            manio pro tio ke ili estis duarangaj potencoj en
            la koloniista-imperiista tereno estis alia el la fak-
            toroj kiuj influis en la apero de la faŝistaj reĝi-

            moj. Ni jam vidis kiamaniere Mussolino sciis pro-
            fiti tiun cirkonstancon por aliri al la supera po-
            vo en Italio. Poste ni vidos kiel Hitlero faris la
            samon en Germanio.

            Adolfo Hitlero (Adolf Hitler en lia germana ling-
            vo) naskiĝis la 20-an de aprilo de 1889 en Bra-
            unau am Inn, en la Aŭstrio regata de la imperi-

            estro Francisko-Jozefo, en socia medio en kiu re-
            gis frustracio ne esti inkludita en la germana ŝta-
            to tiam regata de la Kajcero Vilhelmo la 2-a. Tio

            signifas ke jam de infanaĝe li estis subinflue de
            tiu germanista sento, same kiel la antaŭe menci-
            ita Jörg Lanz. Kaj same kiel ĉi tiu, eble ankaŭ

            Hitlero havis iun judan antaŭulon. Verdire, la fi-
            zika aspekto de ambaŭ tute ne similas al la mo-
            delo de la arja mito de la Sigfridoj: blondharaj,
            bluokulaj… Tamen, paradokse, en  Rusio estis

            milionoj da slavoj kiuj alĝustiĝis al tia modelo,
            sed ili ne estis enkalkulitaj en la arjan rason. Du-
            me multaj germanoj, same kiel Lanz kaj Hitler,

            pli similis al la uloj de la rasoj kiujn ili konside-
            ris “malsuperaj”. Estis en Germanio kaj Aŭstrio
            ankaŭ Sigfrid-tipaj homoj, sed fakte ne malmul-
            taj el ili, ja, havis judajn antaŭulojn. Spite al ĉio-

            ĉi, kion ĉiuj povis konstati, furoris en la german-
            isma medio la mito de la ras-pureco, kaj ni vidos
            ke nome de ĝi oni entreprenos pluajn militojn en

            Eŭropo. Kaj farante la aferon eĉ pli ridindan, tiuj
            militoj pli kontribuis al la miksado de la rasoj: la

                                                              55
   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60