Page 56 - heleco-97
P. 56

germanaj armeoj invadante Rusion en 1941 kaj la ru-
                                         saj armeoj enirante en Germanion en 1945, estis kaŭ-

                                         zoj de la morto de multaj personoj, sed ankaŭ de la
                                         generado de multaj mestizoj el ambaŭ rasoj. La histo-
                                         rio plenas je tragedio sed ankaŭ de motivoj por rid-

                                         ado kaj amuzo.
                                         Dum la unuaj tridek jaroj de sia vivo, Hitlero estis iu
                                         perfekta malgravulo. Estante 16-jaraĝa, li forlasis la
                                         gimnazion. La lernejaj jaroj ne estis feliĉaj por li, kaj

                                         liaj kvalifikoj estis ne tre altaj. En 1907 kaj 1908 li ne
                                         sukcesis trapasi la enir-ekzamenon en la Akademio de
                                         Belartoj de Vieno, kio tre lezis lian orgojlon. La sekv-

                                         intajn kvin jarojn li travivis kiel socia ekskludito en la
                                         imperiestra ĉef-urbo. En 1913 li fuĝis al Munkeno por
                                         eviti militservon en Aŭstrio. Same kiel okazis al Musso-
                                         lino, la Unua Mond-Milito kreis la kondiĉojn por orient-

                                         igi la kurson de la vivo de Hitlero, kaj ĉi tiu, same
                                         kiel Mussolino, sciis profiti la eblecojn kiujn la nova
                                         situacio malfermis al li.

                                         Falas for de la celo de ĉi tiu raporto priskribi la disvolv-
                                         iĝon de tiu milita konflikto. Oni multe verkis pri ĝi,
                                         kaj eĉ ci tiu revuo, Heleco, dediĉis al ĝi unu nume-

                                         ron, la 90-an. Do, pri ĝi nun ni diru nur ke la milito
                                         alportis grandan detruon kaj malfeliĉon al la landoj kiuj
                                         tre emis ĝin. La loĝantaro de la eŭropaj industriaj lan-

                                         doj, kiu tre entuziasme apogis la militon je ĉi ties ko-
                                         menciĝo, kelkajn jarojn poste estis suferante ĝiajn ka-
                                         tastrofajn kaj ruinigajn sekvojn, kaj reagis kontraŭ
                                         siaj propraj regantoj. Rezulte de tiu popola elreviĝo,

                                         definitive falis tri gravaj monarkioj de Eŭropo, tiu de
                                         la Aŭstria Imperio, tiu de la germana Kajzero, kaj tiu
                                         de la rusa Caro. Ĉiuj ili falis rezulte de popolaj, pro-

                                         letaraj revolucioj de marksista inspiro. Sed la posta star-
                                         igo de nova reĝimo disvolviĝis malsame en tiuj lan-
                                         doj, kiel poste ni vidos.
                                         Antaŭe ni vidu kiel efikis sur Hitlero la milito. Tuj

                                         post ties komenciĝo li kuris volonte soldatiĝi en la ger-
                                         manan armeon. La militservo faris el la sensignifa jun-
                                         ulo fanatikan militariston kaj naciiston. Post malpli ol

                                         tri monatoj da trejnado, Hitler estis sendita al la Okci-
                                         denta Fronto. Li servis en Francio kaj Belgio kiel ku-

                                                        56
   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61