Page 57 - heleco-97
P. 57
riero por la 1-a Kompanio de la 6-a Bavara Rezer-
va Divizio. Li partoprenis en la unua batalo de Ipro,
kie lia trupo estis malpliigita en kvar tagoj. Fine
de la batalo, el la komencaj 3.500 soldatoj, nur 600
povis daŭrigi batalon. Li militservis kiel mesaĝisto,
estis plirangigita al la grado de kaporalo kaj kvar-
foje ordenita per la Fera Kruco. Konata pro lia mal-
facila karaktero, li tamen estas estimata de liaj ka-
maradoj. Li ĉiam rifuzis la proponojn "dormi kun
francaj virinoj", ĉar tio estus, laŭ li, "kontraŭa al
germana honoro". Li nek fumis, nek trinkis, nek iris
al bordeloj. La soldato Hitlero izoliĝas sin por pensi
aŭ legi. Lia vera kunulo estas lia hundo Foxl. Hitle-
ro estas vera fanatika militisto, nenia kunfrateco de-
vus esti tolerata. Persone, Hitlero neniam ricevis le-
terojn aŭ donacojn de amikoj aŭ familio. Liaj ge-
patroj estis jam mortintaj; cetere lia familia vivo
ne estis feliĉa: lia patro estis traktinta lin tre rigore.
En oktobro de 1916 li suferis gravan vundon kaj
fine de la milito li estis denove enhospitaligita tial
ke trafis lin toksa gaso. La 10an de novembro, li
estis preskaŭ kuracita en armea hospitalo, kiam
oni informis lin, ke la monarkio estis deponita kaj
ke estis proklamita la tiel nomata «Vajmara Res-
publiko». Sciinte ke la sekvan tagon oni subskri-
bos armisticon kaj ke la milito perdiĝis, Hitlero
ege ŝokiĝis. Por li, kiu "estis trovinta sin mem" en
la milito, la novaĵoj pri la germana malvenko kaj
revolucio estis severa bato. Li suferis portempan
traŭmaton kaj frenezon. En tiu momento, la mal-
amo, kiu naskiĝis en li, eksplodis eksteren. Li bal-
daŭ alprenis la tiaman germanan popolkredon ke la
germana armeo restis nevenkita. Same kiel multaj
aliaj germanaj naciistoj, Hitlero riproĉis al la social-
demokratoj ("la novembraj krimuloj") la armisti-
con. Teorio etendita de la dekstraro pri la kaŭzo
de la malvenko estis la Dolchstoßlegende ("legendo pri
la surdorsa ponardopiko"), kiu provis argumenti,
ke kaŝe de la armeo la socialismaj kaj marksismaj
politikistoj (plejparte judoj) perfidis kaj surdorse
"ponardis" la germanojn kaj ĉi ties soldatojn.
57