Page 58 - heleco-97
P. 58
De tiam, la armeo fariĝis la hejmo de Hitlero: li restis en
ĝi eĉ post kapitulaco de Germanio deĵorante ĝis aprilo
de 1920, kaj ne plu revenis al la bohemia vivo de pentr-
isto kiun li havis en Vieno kaj Munkeno antaŭ la milito.
Antaŭe, en 1917, ankoraŭ dum la milito, estis falinta la ca-
ra dinastio en Rusujo. La penoj de la milito ĵetis la rusajn
popolamasojn kontraŭ la cara reĝimo. Pri la situacio kiu
en tiu lando provokis tiun socian konvulsion, kaj pri la
maniero kiel disvolviĝis la revolucio, oni publikigis ĉiu-
tipan materialon. Ĉi tiu revuo Heleco, en sia 93-a numero
dediĉis al tiu revolucio ĉapitron videblan en jena paĝo:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/93/54-60.html
Por la kompreno de ĉio okazinta poste en Eŭropo en la
politika tereno, ni diru ke la Rusa Revolucio havis du
decidajn momentojn en la jaro 1917, la unua en fe-
bruaro kaj la alia en oktobro. Laŭ la rusa kalendaro, kiu
tiam ne koincidis kun tiu de la okcidenta mondo, la
revolucia elpaŝo de la 25 de oktobro de la rusa ka-
lendaro, fakte, estis la 7-a de novembro. Sed la plej gra-
va fakto de la revolucia elpaŝo de tiu tago estis tio ke
tiam oni grave preterpaŝis la burĝan horizonton de la
revolucio. T. e., la revolucio de februaro, kiu detron-
igis la Caron estis ĝuinta la apogon de ĉiuj rusoj kiuj
abomenis la feŭdalismon: laboristoj, kamparanoj, burĝ-
uloj… Sed tiam estiĝis situacio de duobla politika po-
vo, tiaj situacioj kiuj karakteriĝas pro ties malstabileco
…kaj eventualeco. La partioj de la burĝklaso, kun par-
lamenta apogo konstituis la t. n. “Provizoran Regist-
aron”. Ĉi tiu daŭre plu apogis la intervenon en la Mond-
Milito kiun oni heredis el la Caro. Sed estis alia fakta
povo en la lando, tiu de la t. n. “sovetoj”, popolaj
asembleoj de kamparanoj kaj laboristoj. Dum la mona-
toj, de marto al novembro, la soveta potenco ne povis
efike kontraŭfronti la burĝan povon de la Provizora
Registaro tial ke en tiu asemblea movado ne ekzistis
unueca kriterio pri la milito kaj aliaj landaj aferoj.
Inter la diversaj grupoj konstituantaj la sovetojn el-
staris la du marksistaj partioj de la menĉevistoj kaj la
bolŝevistoj: fakte ambaŭ grupoj tiam estis ankoraŭ nuraj
tendencoj aŭ frakcioj de la sama socialdemokratia partio,
sed de tiam, kaj sub la premo de la gravaj cirkonstan-
58