Page 59 - heleco-97
P. 59
coj de la milito pliakriĝis la kontraŭdiroj inter ambaŭ socialistaj variantoj kaj fine,
komence de novembro la bolŝevistoj, poste nomataj “komunistoj”, iĝis plimulto
en la gvidaj organoj de la sovetoj kaj entreprenis kontraŭfronti la burĝan povon.
Grava tiama figuro de la bolŝevista movado estis Leo Trocko; li sukcesis mobiliz-
igi la soldataron de la garnizonoj de la tiama ĉefurbo, Petrogrado, kontraŭ la bur-
ĝa registaro kaj defaligi ĝin. La nova reĝimo, subgvide de Vladimiro Lenino,
metis finon al la rusa interveno en la milito kaj entreprenis konstruadon de so-
cialista sistemo en la perspektivo de antaŭenirado al la Komunismo.
Kompreneble, tio estigis ŝokigan situacion por la burĝa povo de ĉiuj industriaj
kaj kolonisiistaj potencoj en la mondo. Ne estis la unua fojo ke proletara revo-
lucio kaptis la povon en grava industria lando. En la jaro en 1871 estis okazinta
la t. n. “Pariza Komunumo”, sed tiu proletara eksperimento (socialista kaj anarki-
ista), daŭris nur sepdek tagojn kaj pasis al la historio kiel anekdoto nepenseble
ripetebla. Sed la afero de Lenino, Trocko kaj ties bolŝevistoj, forte enradikiĝis
en Rusujo kaj aperis kiel imitebla ekzemplo por la proletaro de aliaj industriaj
landoj. Komence de la dua jardeko de tiu 20-a jarcento estis konstituitaj komun-
istaj partioj en multaj el tiuj landoj, far laboristoj devenantaj el la anarkiistaj
grupoj kaj marksistoj el la plej radikalaj sektoroj de la socialistaj partioj. Kaj
plej grave estis ke tiuj novaj partioj havis kiel celon kaj idealon ripeti la rusan
revolucian elpaŝon. Ni jam vidis ke en Italio la tradiciaj partioj de la burĝa sis-
temo ne kapablis alfronti la revolucian movadon kaj ĉi tiu estis sufokita nur per
la apero de novtipa partio, nomata “faŝista” kiu ludis per politika ambigueco in-
ter socialistaj kaj naciistaj ideoj sed kun klara alvokiĝo defendi la burĝan siste-
mon kontraŭ revoluciaj eksperimentoj. La procezo de enkonduko de faŝisma
reĝimo en Germanio estis iom simila al tiu de Italio sed ankaŭ estis iuj diferen-
coj inter ambaŭ landoj. En ambaŭ kazoj temis pri burĝa reago sin apogante sur
la plej malnoblaj instintoj kaj la nescio de la amasoj por abortigi revolucian
procezon. En la kazoj de Germanio kaj Austrio, la fakto ke tiuj potencoj perdis
la militon vekis popolan reagon kontraŭ la autoritatoj kiuj estis entrepreninte la
militan aventuron. En ambaŭ landoj falis la monarkioj kaj estis proklamitaj
respublikoj.
Tiel vidite, la afero multe similis al la falo de la Caro en Rusio, t. e. temis pri la
unua paŝo de la procezo: la anstataŭo de feŭdisma monarkio per demokratia
respubliko. Same kiel en Rusio en 1917, la ĵus naskiĝinta germana respubliko
restis sub la kontrolo de la burĝklaso kies alvokiĝo kaj intereso estas resti en la
kapitalista ekonomia sistemo. Do, la ekonomiaj interesoj de la popolaj klasoj
restis subordigitaj al tiuj de la superregantaj klasoj. Antaŭ la germanaj popol-
amasoj restis kiel farenda tasko la dua paŝo, kiun oni plenumis en Rusujo en
Oktobro (novembro) de 1917. La germanaj komunistoj (spartakistoj), liderataj
de Roza Luksemburgo kaj Karl Liebknecht sciis tion, sed ĉu la popolamasoj
estis konsciaj pri la neceso de tiu tasko? Iu antikva hinda proverbo aŭ aforismo
59