Page 60 - heleco-97
P. 60

asertas: Se du regnoj intermilitas sed unu el ili ne scias tion, la alia ĝuas avan-
       taĝon. Nu, jen ĉi tio okazas kun la klasbatalo; la laborist-klaso, ĉiuj klasoj kiuj

       pergajnas sian vivon per laborado, ne scias ke ili troviĝas en milito (nomata
       “klasbatalo”) kontraŭ la soci-klaso(j) kiu(j) havas aliajn interesojn. Iu maniero
       apartigi la intereson de la popolaj klasoj el la klasbatalo estas devii ilian atenton

       al aliaj aferoj kiel la rasismo, la naciismo… la mondmilito mem estis alia el tiuj
       aferoj por veki en la popolo pasion kiu deviu ĝin el la klasbatalo. En Germanio,
       en 1919, donis frukton, favore al la superregantaj klasoj, la intensa naciisma
       kaj rasisma propagando de pluraj generacioj. Roza Luksemburgo komprenis ke

       en Germanio la afero ne tiom estis matura por Revolucio kiel estis en Rusio du
       jarojn  antaŭe,  tamen  ŝi  partoprenis  en  la  operacion  kiam  ŝiaj  kamaradoj  sin
       lanĉis malprudente al tiu aventuro. La registaro de la socialdemokrata Friedrich

       Ebert sufokis  la  insurekcion  kaj  la  trupoj  de Freikorps  (veteranoj  de  la  unua
       mondmilito kunbanditante kun ekstremdekstraj grupoj), kaptis Rozan Luksem-
       burgon, Karl-Liebknecht-n kaj kelkajn aliajn subtenantojn. Ŝi estis arestita kaj

       murdita (poste ĵetita al kanalo) kune kun Liebknecht, dum la spartakisma pro-
       vo de revolucio la 15-an de januaro 1919. Ĉi-kaze, la burĝaro, bone servita de
       tiuj germanaj socialistoj tiom similaj al la itala Mussolino, provizore kontrolis

       la situacion. Notindas ke la menciitaj Freikorps tre similis al la Fasci di Com-
       battimento  kiuj  konstituis  la bazon  de  la  itala  faŝismo.  Dum  la  sekvaj  jaroj,
       dum en Italio venkis kaj plifirmiĝis la faŝistoj de Mussolino, en Germanio oni
       serioze prikonsideris la italan modelon kiel rimedon kontraŭ iu eventuala re-

       vigliĝo de la revoluciaj fortoj en la lando.
       Ankaŭ en Aŭstrio oni establis respublikon rezulte de la milita malvenko, sed la
       Aŭstria lando kiu rezultis el tiu procezo tute ne estis la antaŭmilita imperio. Al-

       trudo de la militvenkintoj estis la sendependigo de Hungario kaj aliaj teritorioj
       antaŭe apartenintaj al la imperio. La nova aŭstria lando estis nur tio kion oni
       puvus nomi “germana Aŭstrio”, t. e. la teritorio kies loĝantaro plejparte estis

       subinflue de la mitaro de la tut-germanismo kaj emis integriĝi en grandan ko-
       munumon de ĉiuj arjoj. La politikistoj kiuj devis demarŝi la humiligajn kondi-
       ĉojn truditajn de la venkintoj estis socialistoj, kaj inter tiuj altrudoj estis tiu de

       la malgrandigo de la armeo. Tio altiris al la maldekstraro la malamon de la eks-
       armeanoj kiuj ariĝis en organizaĵoj similaj al tiuj menciitaj de la italaj Fasci di
       Combattimento kaj la germanaj Freikorps. Krome la fakto ke ekzemple, en Hun-
       gario en 1919, estiĝis soveta reĝimo en la linio de la rusa komunismo, kvan-

       kam poste ĝi estis perforte detruita, kreis la kondiĉojn por la drivado de la aŭstria
       burĝaro  al  pli  dekstremaj  pozicioj;  multaj  socialistoj  forlasis  sian  partion,  la
       kamparanaron reprenis sian tradician konservativismon...

       Estis en ĉi tiu socia kunteksto kiam Adolfo Hitlero malkovris sian alvokiĝon, aŭ
       pasion, al la politika agado. Okazis alia sovet-favora revolucio en Bavario dum li
       estis armeano en ties ĉefurbo, Munkeno. Tiam li povis konstati tion ke, krom la

                                                        60
   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65